Uzantaj iloj

Retejaj iloj


tradukoj:rubel_marx_teorico_anarquismo_eo

Export page to Open Document format


Markso, anarkiisma teoriulo

Maximilien Rubel, 1973


Mishelpita de disĉiploj, ne atingantaj eltiri la bilancon nek trovi la limojn de lia teorio nek defini la regulojn kaj kampon de ties aplikon, Marx aperis finfine kiel mitologia giganto, simbolo pri la ĉioscio kaj la ĉiokapablo de la homo faber kreanto de sia propra destino.

La historio de la Skolo estas skribota, kvankam ni konas ĝian genezon: kodigo de penso miskonata kaj misinterpretita, la marksismo naskiĝis kaj disvolviĝis, kiam la Marksa verko ne estis ankoraŭ alirebla je sia entuto kaj kiam gravaj partoj el ĝi estis ankoraŭ ne eldonitaj. Sekve la sukceso de la markismo kiel doktrino pri ŝtato kaj kiel ideologio de partio antaŭis per pluraj jardekoj la disvastigon de la verkoj, per kiuj Marx prezentis je la plej klara kaj plena maniero la sciencajn fundamentaĵojn kaj la etikajn celojn de sia socia teorio. Ke okazis ĝisfundaj renversiĝoj per la alvoko al penso, kies ĉefajn principojn nesciis la ĉefroluloj de la historia dramo,, sufiĉus montri la marksismon kiel la plej grandan kaj eble la plej tragikan miskomprenon de la jarcento. Samtempe tamen ni povas taksi la ĝustecon de la tezo eltenita de Marx, laŭ kiu estas ne la revoluciaj ideoj nek la etikaj principoj tiuj, kiuj okazigas la ŝanĝojn en la socioj kaj la sociajn transformojn, sed homaj kaj materiaj fortoj; ideoj kaj ideologioj preskaŭ ĉiam servas nur por maski la interesoj de la klaso, je kies profito oni realigas la transformojn. La politika marksismo ne rajtas samtempre plendi la marksan sciencon kaj defuĝi la kritikan analizon, kiun ĝi uzas por senmaskigi la ideologiojn koneksajn al la povo kaj la ekspluatado.

Reganta ideologio de mastra klaso, la marksismo atingis senplenigi la originalan enhavon de la konceptoj socialismo kaj komunismo, kiel Marx kaj liaj antaŭantoj komprenis ilin, kaj anstataŭigi ĝin per la imago de realo, kiu estas ĝia plena neado. Kvankam intime ligita al tiuj du, tria koncepto ŝajnas tamen esti salvata de tiu mistikiga destino: la anarkiismo. Kvankam oni scias, ke Marx sentis malmultajn simpatiojn al iuj anarkiistoj, oni ĝenerale nescias, ke li kunpartis kun ili la idealon kaj la celon: la malapero de la ŝtato. Taŭgas memorigi pri tio, kiam li adoptis la aferon de la laborista emancipiĝo, Marx poziciiĝis dekomence ĉe la anarkiisma tradicio pli ol ĉe tiu de la socialismo aŭ la komunismo. Kaj, kiam li fine elektis sin nomi komunisto, tiu nomo montris laŭ lia intenco neniun el la tiam ekzistantaj kurentoj de la komunismo, sed pensomovadon kaj agomanieron starigendan per la aranĝo de ĉiuj la revoluciaj eroj hereditaj de la tiamaj doktrinoj kaj de la batalaj spertaĵoj de la pasinto.

Per la apudaj argumentoj ni klopodos montri, ke, sub la vorto komunismo, Marx disvolvis teorion pri la anarkiismo; ankoraŭ pli, ke li estis la unua enmeti la raciajn fundamentojn de la anarkiisma utopio kaj difini realigeblan projekton. Kaŭze de la limigita amplekso de la nuna eseo ni prezentos tiujn ĉi tezojn nur kiel debatotemon. Tial la laŭteksta pruvo pere de citaĵoj estos minimuma, sed tio celos pli taŭge reliefigi la centran argumenton: Marx, teoriulo pri la anarkiismo.

I

Kiam je la februaro de la 1845a, antaŭtage de lia eliro al la luksemburga ekzilo, Marx subskribis kontrakton kun germana eldonisto, li engaĝiĝis liveri post iuj monatoj verkon je du volumoj kun titolo Kritiko al la politiko kaj al la politika ekonomio sen suspekti, ke li altrudis al si taskon, kiu plenigos lian tutan vivon kaj el kiu li aliflanke nur povos realigi unu grandan eron.

La temoelekto estis neniel hazarda. Perdita ĉiu espero pri universitata carriero, Marx translokigis al la politika ĵurnalismo la rezultojn de sian filozofiaj etudoj. Liaj artikoloj ĉe la Reinische Zeitung de Kolonjo entreprenis la batalon por la gazetara libereco en Prusio je la nomo de libereco, kiun li komprenis kiel la esencon de la homo kaj la ornamo de la homa naturo; sed ankaŭ de ŝtato komprenita kiel realigo de la racio libereco, kiel «la granda organismo, kie la jura, morala kaj politika liberecoj devas trovi sian realiĝon kaj kie la individua civitano, kiam obeas la ŝtatan leĝon, faras nenion krom obei la naturajn leĝojn de sia propra racio, de la homa racio» (Rh. Z. 1842-07-10). Sed la prusia cenzuro hastis silentigi la filozofon-ĵurnaliston, kiu ne prokrastis demandi sin ĉe la soleco de porstuda retiriĝo pri la vera naturo de la ŝtato kaj pri la racia kaj etika praveco de la politika filozofio de Hegel. Ni konas la frukton de tiu ĉi meditado, riĉigita de la studo pri la burĝaj revolucioj en Francio, Anglio kaj Usono. Tio estos, krom la nefinita kaj ne eldonita verko Kritiko al la hegela filozofio pri la ŝtato (1843), du polemikaj eseoj: Enkonduko al la kritiko al la hegela filozofio pri la rajto kaj Pri la juda demando (Parizo, 1844). Tiuj ĉi du verkoj konsistigas reale unu solan manifeston, per kiu Marx montras unu fojon kaj por ĉiam kaj kondamnas senlime la du sociajn instituciojn, kiujn li taksas kiel originon de la malbonoj kaj malperfektiĝoj, kiujn la moderna socio suferas kaj kiun ĝi suferos ĝis kiam nova social revolucio neniigos ilin, la ŝtaton kaj la monon. Samtempe Marx ekzaltas la forton, kiu, post esti la ĉefa viktimo de tiuj ĉi du institucioj, metos finon al ilia regado kaj al ĉiu alia formo de klasa, politika aŭ ekonomia regado, la modernan proletaron. La mememancipado de tiu proletaro estas la universala emancipado de la homo, estas la entuta perdo de la homo, la entuta konkero de la homo.

La neo de la ŝtato kaj la mono same kiel la starigo de la proletaro kiel liberiga klaso estas ĉe la intelekta disvolviĝo de Marx antaŭaj al liaj studoj pri politika ekonomiko, ili antaŭas ankaŭ lian eltrovon de la «gvidanta fadeno», kiu kondukos lin ĉe liaj postaj historiaj esploroj, nome la materiista konceptado de la historio. La disrompo kun la jura kaj politika filozofio de Hegel unuflante kaj la kritika studo pri la burĝaj revolucioj aliflanke ebligis lin fiksi definitive la etikajn postulatojn de lia estonta socia teorio, por kiu la kritiko al la politika ekonomiko liveros al li la sciencajn bazojn. Post kompreni la revolucian rolon de la demokratio kaj de la leĝodona povo ĉe la origino de la burĝa ŝtato kaj de ties registara povo, Marx eltiris profiton el la klarigaj analizoj de Alexis de Tocqueville kaj de Thomas Hamilton, unu kaj alia saĝaj observantoj pri la revoluciaj kapabloj de la amerika demokratio, por enmeti la raciajn fundamentojn de anarkiista utopio kiel konscia celo de la revolucia movado de la klaso, kiun lia majstro Saint-Simon nomis «la plej nombra kaj la plej malriĉa». La kritiko al la ŝtato kondukis lin ekvidi la eblecon de socio liberigita de ĉiu politika aŭtoritato, endis entrepreni ekde tio la kritikon al ekonomia sistemo, sikuriganta la materiajn bazojn de la ŝtato. Rilate al la etika neo de la mono, ĝi implicis ankaŭ la analizon de la politika ekonomiko, scienco pri la riĉiĝo de iuj kaj de la mizero de aliaj. Poste li nomis la esploron, kiun li estis komenconta «anatomio de la burĝa socio» kaj estis farinte tiun ĉi laboron de sociologa anatomisto, kiel li forĝis sian metodan ilon, poste la reeltrovo de la hegela dialektiko helpos lin starigi la planon pri la «Ekonomiko» je ses «rubrikoj» aŭ «libroj»: Kapitalo, Agra proprieto, Salajrata laboro; Ŝtato, Ekstera komerco, Tutmonda merkato (vd. antaŭparolo de Kritiko al la politika ekonomiko, 1859). Fakte tiu ĉi duobla «triopo» respondas la du demandojn, kiujn li klopodis temigi dekkvar jaroj antaŭe ĉe la verko, enhavanta la duoblan kritikon al la ekonomiko kaj al la politiko. Marx komencis sian verkon per la kritika analizo pri la kapitalisma produktmodo, sed li esperis vivi kaj labori sufiĉan tempon ne nur por plenumi tion sed ankaŭ por komenci, post finigi la unuan triopon el rubrikoj, la duan triopon, kiun devis inaŭguri la Libro pri la ŝtato. La teorio pri la anarkiismo tiel estus trovinta en Marx sian unuan agnoskatan instiganton, sen bezono alporti malrektan pruvon. La miskompreno de la jarcento, kiu estas la marksismo, ŝtata ideologio, naskiĝis el tiu ĉi manko; tiu ĉi estis, kiu ebligis la mastrojn de ŝtata maŝinaro, baptita socialista, situi Marx-on inter la partianoj de socialismo aŭ komunismo de ŝtato, mem de «aŭtoritatema» socialismo.

Nu, kiel ĉiu revolucia instruo, tiu de Marx ne estas libera el dusencecoj. Estas per ilia lerta utiligado kaj per alvoko al iuj personaj sintenoj de la majstro, kiel senskrupulaj disĉiploj sukcesis meti lian verkon sub la servo de doktrinoj kaj agadoj, reprezentantaj ĝian entutan kontraŭon tiel rilate al ĝia fundamenta vero kiel rilate al ĝia celo malferme proklamita. Ĉe epoko, en kiu ĉio _teorioj kaj valoroj, sistemoj kaj projektoj_ estas duboplenigitaj de pluraj jardekoj de regresado ĉe la interhomaj rilatoj, gravas kolekti la spiritan heredaĵon de verkinto, kiu konscia pri la limoj de sia esplorado igis el la postulatoj de la kritika meminstruado kaj de la revolucia mememancipado la konstantan principon por la laborista movado. Ne koncernas al estonteco plenplena el sufokaj responsoj juĝi malaperinton, kiu jam ne povas plendi sian propran aferon; plenkontraŭe koncernas nin alproprigi instruon, kiu celas estonton, kiu ja aliiĝis al nia katastrofa nuntempo, sed kiu je sia plej bona parto estas ankoraŭ kreota.

II

Ni reasertu: la «libro» pri la ŝtato antaŭvidita ĉe la plano de la Ekonomiko, sed kiu restis ne verkita, povis enhavi nenion krom la teorio pri la socio liberigita de la ŝtato, la anarkiisma socio. Kvankam ne rekte celentaj tiun verkon, la materialoj kaj verkoj, pretigitaj aŭ publikigitaj de Marx tra lia literatura agado, permesas samtempe elmeti tiun tezon pri la enhavo de la projektita verko kaj determini ties ĝeneralan strukturon.

[…]

tradukoj/rubel_marx_teorico_anarquismo_eo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2012/06/13 22:48 de jurgo