Uzantaj iloj

Retejaj iloj


tradukoj:raciistaj_lernejoj_valadolido

Export page to Open Document format


Raciistaj Lernejoj en Valadolido

Dum la unua jardeko de la 19a jarcento oni ekpublikigis ĉe Valadolido gazetojn kun liberecana pedagogia enhavo. Inter la jaroj 1910a kaj 1911a estis eldonataj Escuela Libre (Libera Lernejo), La Enseñanza Moderna (La Moderna Instruado), el kiu estis eldonitaj tri numeroj, kaj La Escuela Moderna (La Moderna Lernejo). Ĉiujn el ili direktis Federico Forcada, instruisto devenanta el Iruno, kie jam estis moderna lernejo, kiu establiĝis ĉe Valadolido ĉirkaŭ la 1910a. Ili ĝuis la kunlaborojn ―inter aliajn― de instruistoj, formataj de la lernejo kreita de Francisco Ferrer en Barcelono. Tiuj estis la okazoj de José Casasola, Calderón aŭ Forcada mem.

Je la 1910a, ĉe Valadolido, Federico Forcada klopodas malfermi raciistan lernejon. Ĉe la urbo estas grupo, konsistigita de diverstendencaj politikistoj kaj intelektuloj “enamiĝintaj al la popola kulturo kaj al la scienca diskonigo”, kiuj klopodas krei lernejan centron “kompareblan laŭ instruaj rimedoj, metodoj, sistemoj kaj proceduroj al tiuj plej bone organizataj en la plej kleraj nacioj de la malnova kaj civilizita Eŭropo”.

La nomo, kiun la centro devis porti, estis Libera Institucio pri Instruado de Valadolido kun pedagogia orientiĝo proksima al la raciismo. La organiza komitato klarigas la ecojn, kiujn havos la instruado ĉe la lernejo: “Tute fermita nia instrua institucio al la politikaj influoj kaj al la baraktoj pri religiaj dogmemoj, oni disdonos per ĝi harmonian, integran, pozitivan kaj solidan edukadon kaj instruadon, kiun bezonas la nunaj kaj estontaj generacioj por marŝi laŭtakte de la progresema avanco de la moderna civilizo”.

Forcada kunlaboras kun ili kaj kelkaj laboristaj societoj de la urbo aliĝas al la projekto. Ili dekomence atingas malmultan sukceson, kio okazigas la demoraliziĝon de la iama raciista intruisto el Catarroja.

La eldonaĵoj respondis la ekziston de pluraj lernejoj, ĉu laikaj, modernaj aŭ raciistaj. Iuj respublikemaj, kiel tiu kreita de la respublikanoj je la 1893a sub la nomo “La lumo de Kastilio”; aliaj socialistaj, kiel tiu kreita je la 1921a sub la nomo “Popola Universitato Pablo Iglesias” (Emilio Pineda, de tiu lernejo, estis korespondanto de la Revista Blanca (Blanka Revuo) de la familio Montseny) aŭ tiu kreita je la 1913a de la liberecano Miguel Campuzano García, juna instruisto kun apenaŭ dudek jaroj, kiu naskiĝis en la urbo. Inter la impulsantoj estis ankaŭ Pedro Salgado kaj Ángel Arranz.

Ĝia ekzisto estis mallonga, apenaŭ unu jaro, ĉar ĝi ne povis venki la kontraŭstaron de la religiaj aŭtoritatoj. Post du jaroj, je la 1915a, alvenis la urbon Luis García Muñoz, Zoais, kiu agis intense kiel instruisto ĉe la urba lernejo kaj kiel eldonisto de la Revista Ideal (Revuo “Idealo”), kiu finfine ne aperis.

Tiu agado kaŭzis, ke en tiu kastilia urbo naskiĝis iuj el la plej elstaraj figuroj de la hispana anarkiismo: Boal, Ernesto Álvarez, Adolfo Bueso…

Ekzemple Valeriano Orobón, kiu vizitis la lernejon ekde infano kaj kies rilato kun du famaj liberecanaj instruistoj, Eusebio Carbó kaj Luis García Muñoz, Zoais, kiuj instruis ĉe laika lernejo nomita Institución Libre de Enseñanza (Libera Institucio pri Instruado), decidis ties aktivismon.

Lia figuro ne respondas al la plej konata pri la laboristo, kiu akiras pli ol mezan kulturon danke al sia penado post laciga labortago. La lernejo vizitita de Valeriano Orobón estis postiranta tiun, kiun estris Federico Forcada kaj kiu estis devigata fermiĝi meze de la 1911a pro ekonomiaj problemoj. La anarkiista ĵurnalo Tierra y Libertad (Teron kaj Liberon) publikigis anoncon de Forcada mem, per kiu li kulpigis la valadolidajn respublikanojn pri la fermo de la centro, ĉar ili ne alportis la promesitan monon por pagi la instruistojn.

La Ateneo Obrero (Laborista Klubo) prenis la iniciaton restarigi ĝin je la jarfino. Dum la 1912a oni starigis helpgrupon por la malfermo de Libera Instrua Institucio. Fine la instruado rekomencis je la 1913 ĉe la sidejo de la Ateneo de la strato Mantería n-roj 49-51. Du jaroj poste, je junio de la 1915a, aliĝis Zoais kaj portempe Eusebio Carbó. La agado de la unua estis intensa. Li ne nur diktis lecionojn kaj prelegis konferencseriojn por la aliĝintoj al la eta CNT-a sindikato, li fariĝis ankaŭ vigliganto de la Federacio de Anarkiistaj Grupoj de la du Kastilioj.

La Libera Institucio, krom la klasoj je kutimaj horoj, havis kurson de senpagaj vesperaj klasoj ―el la 9a ĝis la 10a― ĉiu labora tago.



Valeriano Orobón Fernández. Anarcosindicalismo y Revolución en Europa. José Luis Gutiérrez Molina.

Las Escuelas Racionalistas en el País Valenciano (1906-1931). Luis M. Lázaro Lorente.

tradukoj/raciistaj_lernejoj_valadolido.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2012/06/18 15:29 de jurgo