Uzantaj iloj

Retejaj iloj


gazetartikoloj:reala_princo_kaj_necesa_princo

Export page to Open Document format


Reala princo kaj necesa princo

Original file

Leciono de La Princo de Niccolò Machiavelli1)

1. Enkonduko

Tradicie oni interpretas La Princon de Machiavelli2) kiel »brevieron dela tirano« aŭ, pli modere, kiel praktikan lernolibron por sin teni ĉe la povo3), kiam oni ne interpretas ĝin kiel nuran dungpeton4). Tamen, se oni profundiĝas nur iom en la verkon, LaPrinco aperas kiel politika manifesto laŭ stilo kaj laŭ enhavo5). Rilate al la unua sufiĉas observi la sintenon de Machiavelli antaŭ la princo, al kiu li dediĉas sian La Princon: li ne nur asertas la popolan rajton juĝi ties »sinjoron«, asertante la principon pri tio, ke nepras partoformi la popolon por koni la »naturon« de la princoj6), sed li ankaŭ, stariĝante kiel anstataŭanto de la popolo kaj kiel filozofo situanta super popolo kaj princo, aprobas aŭ mallaŭdas la princon laŭ tio, ke tiu plenumas aŭ ne la principojn defendatajn per lia manifesto7). Rilate al la dua ŝajnas memkompreneble, ke li pli ol konsili al konkreta princo tion, kion li devas fari, li konkretigas la karakterizojn, kiujn la princo bezonata de Italio devas havi, kaj la ĉefajn agojn, kiujn tiu devas efektivigi, kaj li ofertas al la ,,magnifico”8) la ŝancon enmuldiĝi laŭ tiu modelo, tial ke Fortuno kaj Eklezio kuniĝintaj faras el li efektivan princon de Firenzo9).

Por kompreni la mesaĝon de Machiavelli, ni devas komenci ties legadon ne laŭ la ordo, kiun li mem trudis al sia verko, sed laŭ tiu, per kiu la politika pasifajro montras lian intiman senton:

»ĉe la nuntempo, por ekkoni la virton de itala animo, nepris, ke Italio falu en sian nunan situacion: pli sklava ol la hebreoj, pli subpremata ol la persoj, pli disigata ol la atenanoj, sen kapo, sen ordo, batata, forrabata, diskarnata, trakurata kaj suferanta ĉian frakason.«10)

»La suno ĉirkaŭiris dufoje la kvinan jaron super tiuj kruelaj sovaĝaj okazintaĵoj, vidis la mondon farbitan per sango kaj nun duobligas la grenoporcion al siaj ĉevaloj, ĉar tuj sonoros okazintaĵoj tiaj, ke tiuj ĉi ŝajnos malpenigaj al vi.«11)

Antaŭ ol legi La Princonnepraslegi la Decennali-n. Post legi ĝin kaj vidi la etoson, kiun vivas Italio (la feŭdan anarĥion, kiu regas la tutan landon, la ĉiopovon de la kondotieroj, la italajn grundojn interŝanĝitajn, marĉandigitajn de fremdaj reĝoj…), kaj la historian konscion de Machiavelli mem; ni vidas La Princon ĉemalsimila lumo: Italio devas unuiĝi ajnpreze, necesas feran princan manon por trudi ordon kaj pacon al la duoninsulo12) necesajn por la socia kaj ekonomia disvolviĝo, kaj por tio nepras komenci subpremante la parazitajn terohavantojn kaj nobelulojn13). Tiu estas la kialo de lia admiro al Cesare Borgia, kaj tiu estas la celo verki La Princon: tial ke li ne povas elekti la princon laŭ la mezurilo de la necesoj, li klopodas transformi la realan princon, ĉar la utopioj portas neniun sukceson kaj nepras forlasi la fantazion por konsideri la aferojn laŭ ties efektiveco14).

2. Strukturo de »La Princo«

La Princon de Machiavelli oni povas konsideri konsistigita el tri ĉefaj partoj:

1. Analizo pri la bazoj de la povo: propra armeo kaj popola fideleco (libroj 6a ĝis 14a).

2. Karakterizoj de la princo bezonata de Italio (libroj 16a ĝis 23a).

3. Alvoko pro la liberiĝo kaj unuiĝo de Italio (libro 26a)

La traktato komenciĝas per ĝenerala enkonduko (libroj 1a ĝis 4a) de karaktero historia-teoria-retorika. Malgraŭ la danĝero fali en la troigon, mi pritaksas tiujn ĉi kvar librojn remburaj, ili estas kielo pravigi la „sciencecon” kaj la „plenecon” de la traktato. Oni observu, ke, kvankam ili estas la ŝajna ekspozicio pri la bazo de la sistemo, la klasifiko, Machiavelli pasas sur ili per frapanta hasto. Li ŝajnas havi urĝon forlasi la ĝenantajn ŝtatojn heredajn, aneksitajn ktp. Machiavelli ne estas kabineta sciencisto, li havas ion konkretan por defendi, ne iun belan teorion, per kiu oni povas sin amuzi artikiĝante ĝin. Tamen li profitas la okazon por enkonduki –kvazaŭ senpripense– iun el la ĉefaj principoj, kiuj gvidos la tutan traktaton: la neceson atingi la aktivan apogon de la loĝantaro, la nura regado per la armiloj ne sufiĉas.

Ĉe la kvina libro oni trovas la aŭtentikan enkondukon en la verkon. Temas jam ne pri malproksimaj teorioj, sed pri la komenco de la aŭtentika temo: kion devas fari nun kaj tie ĉi la necesa princo.

Kaj li enkondukas tiun aŭtentikan temon per minaco al la reala princo; ŝajnas, ke li diras al la „magnifico”: vi alvenas al la povo ĉe burĝa kaj respublika urboŝtato, escepte se vi deziras detrui ĝin kaj resti sen kio regi, apogu vin sur ties institucioj, ne klopodu fondi tiranion, aŭ la urbo detruos vin:

»Kaj pli facile estas teni urbon, alkutimiĝintan vivi libere, rimede de ties civitanoj ol per ajna alia rimedo, se oni deziras gardi ĝin (…), kaj tiu, kiu fariĝas mastro de urbo alkutimiĝinta vivi libere kaj ne detruas ĝin, atendu esti detruita de ĝi; ĉar ĝi ĉiam havas kiel rifuĝejon ĉe la ribelo la nomon de la libero kaj siajn antikvajn instituciojn.«15)

2.1 Analizo pri la povmeĥaniko (libroj 6a ĝis 14a)

2.1.1 La armeo.

Kiam oni devas starigi novan ŝtaton –oni observu, ke tiu estas la problemo de Italio, aŭ de Machiavelli, ne tiu de la „magnifico”, kiu bezonas nur ekposedi la ekzistantan–, nepras havi propran armeon, kaj tio pro du kialoj:

• La subpremitaj popoloj ne kredas je la novaj sistemoj, ĝis kiam post ties longfunkciado ili trovas tiujn profitaj16).

• La nova povo estos atakata de tiuj, kiuj profitis la malnovan reĝimon, kaj ne estos defendata de tiuj, kiuj profitas la novan17). Per propra armeo oni frakasigas la unuajn kaj tenas fidelaj la duajn18).

La manko de propra armeo malebligas la sekurecon ene de la ŝtato, ĉar, se okaze de neceso oni uzas fremdajn trupojn, oni ĉiam estos ĉe iliaj manoj19); malpli danĝeraj estas la dungataj trupoj, tamen, kaj malgraŭ tio, ili estas el tia naturo, ke oni povas kulpigi ilin pri la tuta fiasko, kiun travivas Italio20); nur la trupoj propraj kaj komanditaj de la princo mem estas fidelaj21) kaj ilo de regado anstataŭ de anarĥio. Tial la armeo devas esti propra22), devas esti komandita de la princo, kaj tiu devas kapabliĝi pri tio kaj dum paca kaj dum milita tempo23).

2.1.2 La princo kaj la popolo.

La povo fontas el la lukto inter klasoj, kaj ĉiu el la sociaj blokoj klopodas krei siajn proprajn princojn: la granduloj por subpremi la popolon, la popolo por sin defendi kontraŭ la granduloj24).

La partio, kiun prenis Machiavelli, sunklara tra la tuta verko, aperas tie kiel nenie: tiu unuiĝo de Italio, tiu povohava princo, kiun li alvokas, tiu nova ŝtato, kiu devas esti fondata, estas tiu de la burĝaro batalanta por liberiĝi el la feŭdaj bariloj. Li promesas al la princo, ke la apogo de la popolo estas pli firma ol tiu de la granduloj25), ke la celo de la popolo estas pli honesta ol tiu de la granduloj kaj sekve pli inda esti plenumata26), kaj li avertas la realan princon pri tio, ke, se tiu deziras sin teni ĉe la povo, tiu devas ne nur esti pro la popolo, sed ankaŭ fariĝi ties gvidanto27).

Resume: se la princo deziras teni la povon, li devas krei propran armeon, sin apogi sur la popolo kaj esti ties standardoportanto, kio signifas: unuigi Italion, preni partion pro la naskiĝanta burĝaro kaj fini la feŭdan anarĥion; tio kunportos al li povon kaj gloron. Machiavelli ne atendas idealan princon, li prenas la realan kaj klopodas uzi ties ambicion –li promesas al tiu tion, kion la reala princo deziras: povon, honorojn ktp– por atingi la bonon de la patrio: la unuiĝon kaj la malfeŭdiĝon.

2.2 Karakterizoj de la necesa princo (libroj 16a ĝis 23a)

2.2.1 Enkonkuko

En la libro 15a ni trovas diskuton pri la povo kaj la moralo, kiu validas kiel enkonduko en la duan parton de la verko. Ĝi pretendas esti „teĥnika” analizo pri la meĥanismoj de la povo: kiam oni alfrontas la praktikajn politikajn aferojn, oni devas konduti ne laŭ »kiel devus esti la aferoj«, sed laŭ »kiel ili estas«28) , kaj tio, kiel ili estas, estas, ke, kiel li jam montris, la povo estas la bazo por ajna transformo, kaj ke, kiel li montros per la 18a libro, la funkcio de la princo estas gardi tiun povon. Tiel por la necesa princo esti bona aŭ malbona estas nura afero de politika teĥniko, ne de moralo, kaj el tiu politika funkcieco sekvas, ke ne gravas, ĉu la virtoj de la princo, kondiĉe ke ili utilu kiel apogo al la povo, estas aŭtentikaj aŭ ŝajnaj29).

2.2.2 La necesa princo

La necesa princo devas esti sobra30), la grandstilo de la kortego devas cedi la lokon al la sobreco de la burĝo; la necesa princo devas respekti, antaŭ ĉio, la propraĵojn de siaj vasaloj kaj garantii la ordon kaj la unuecon31); li lasas esti la enkorpiĝo de la honoro kaj de la virto por limiĝi al la plenumado de sia socia funkcio; la „parolo“, kiel fari bonon aŭ malbonon, estas politika ilo. La sekvoj de la uzo de tiuj iloj estas tio, kio faras ilin laŭdindaj aŭ abomenindaj32).

Por plenumi tiun funkcion la princo devas akiri senmakulan reputacion, nekontesteblan moralan aŭtoritaton sur siaj vasaloj. Machiavelli uzas la tutan libron 21an por sciigi lin pri kiel akiri ĝin –ĉar, memkompreneble, tio ankaŭ estas produkto de teĥniko. Estas rimarkinde, ke inter la pluraj rimedoj, kiujn li konsilas, ĉeestas simptome favorila disvolvon de la industrio sen ŝarĝi ĝin per impostoj, respekti la propraĵojn kaj fortuno de la metiistoj, rilatiĝi kun la gildoj kaj dediĉi festojn al la popolo. Sajnas, ke Machiavelli serĉas samtempe ĉiopovan, tiranan princon kaj demokratan princon –tio tamen ne estas pli kontraŭdira ol lia monarĥiismo kaj respublikismo, kiel ni vidos sube–, sed li postulas ion plu al la princo, li postulas, ke tiu estu amata de la popolo kaj timata de la nobelaro, kaj la kielo kontentigi iujn kaj reteni la alian estas nenio krom la parlamento33), nome la plej karakteriza regorgano de la burĝaro.

La teoria postulo esti amata de la popolo jam estis esprimata per la praktiko, kiun oni esperas de la princo, la dua, formi propran armeon, unuiĝinta kun la unua estos esprimata per la 20a libro: la princo devas rekrutigi siajn trupojn inter sia vasalaro34), ĉar per ties propra defendo

»la plej taŭga fortikaĵo, kiu eblas, estas ne esti malamata de la popolo; ĉar, kvankam vi havas fortikaĵojn, se la popolo malamas vin, tiuj ne savos vin.«35)

2.2.3 Konkludo

La 24a libro validas kiel konkludo por tiu dua parto, simpla kaj decidema, konsilo kaj minaco: tiu princo, kiu ne plenumos lanormojn diktatajn de Machiavelli –popolan amon kaj propran armeon–, perdos la povon, kiel perdis ĝin ĉiuj italaj princoj.

2.3 Alvoko pri la liberigo kaj unuigo de Italio (libro 26a)

2.3.1 Enkonduko

La 25a libro estas la enkonduko al la plej mallonga kaj fundamenta el la partoj konsistigantaj La Princon: la alvoko al la agado. La princoj, kiuj muldas siajn sintenon kaj regkielon laŭ la aktualaj historiaj kondiĉoj, sin tenas ĉe la povo kaj pliriĉiĝas, tiuj, kiuj kontraŭstaras la historiiron, pereas36). Kia do estas la »kondiĉo de la tempoj« krom la lukto por konstrui la italan nacion kun la nova burĝaro?

2.3.2 La alvoko

En tiu ĉi estas reliefigindaj:

• la patosa priskribo pri lando duonfeŭda, disdividita, trarabita de fremduloj, kie povas progresi nek la komerco nek la industrio37)

• alvoko al la elaĉetanto, kiu liberigos Italion el tiu hontiga situacio38)

• la lando pretas al la lukto por la unuiĝo, ĝi bezonas nur tiun, kiu gvidos ĝin39): denove la necesa princo aliiĝas al funkcio, estas »sub la servo de«

• la fido je la venko, kondiĉe ke la reala princo plenumu la regulojn de La Princo

• kulpigo pri la itala situacio al la princoj ne plenumantaj ties unuigantan funkcion, ĉu pro nescio, ĉu pro netaŭgeco

• alvoko ne malprofiti la ŝancon ofertatan de la enoficigo de la „magnifico“ kiel princo de Firenzo.

3. Machiavelli por la monarĥio

Unu el la ĉefaj skandalkialoj ĉe la verko de Machiavelli estas la hipoteza kontraŭdiro inter la prorespublikismo de la Paroladoj kaj la promonarĥiismo de La Princo, kaj oni interpretas La princon kiel ian uniformŝanĝojn cele al la akiro de nova laborposteno40), montrante al ni bildon pri Machiavelli ŝancoserĉan kaj grimpeman, kiu ne harmonias kun zorga legado de La Princo kaj kun la seninterezo kaj modestemo reliefantaj ĉe ties biografio41). La princo-ŝtato defendata de Machiavelli ŝajnas ne multe malsimili la Leviatanon defendatan de Hobbes: fortika ŝtato taŭga por subpremi ĉiun feŭdan kontraŭstaron, por unuigi la enan merkaton, por teni la burĝan ordon ene de la landlimoj kaj la timon for de ili. Kaj tamen kian taksodiferencon ili meritis!

Laŭ Machiavelli Italio estas korupta popolo42); koruptita de la Eklezio kaj de la feŭdaj sinjoroj estas nekapabla plenumi sian historian rolon43) kaj sekve nekapabla profite sin regi pere de respubliko44). La konstitucioj de la koruptaj popoloj ne povas esti modifitaj iom post iom, sed ili devas esti modifitaj per unu sola bato kaj perforte, kaj por tio oni bezonas uzi tiom terurajn rimedojn, kiujn neniu honesta homo kuraĝus uzi45). Oni rajtas pensi, ke ĉe la menso de Machiavelli sin kaŝas la ideo uzi „malbonan homon“ por fari la unuan paŝon al la regenero kaj –baldaŭ ni vidos tion– forigi lin el la povo, ĵus kiam la unuigo estu efektivigita –ĉu ne sonoras en niaj oreloj la eĥo pri la historio de Cesare Borgia kaj ties leŭtenanto?46).

Aliflanke nova respubliko devas esti fondata de unu sola homo47), ĉar la popolo kiel tuto nescias siajn realajn interesojn48), devas esti sekve princo, kiu fondu la novan ŝtaton. La popolo, kiun Machiavelli taksas nekapabla starigi tiun novan ŝtaton, estas tamen plenkapabla, post kiam oni montris al ĝi praktike, ke la nova ŝtato konvenas al ĝiaj interesoj, defendi tiun novan ŝtaton kaj disvolvi ĝin eĉ pli taŭge ol princo49), ĉar, se la princo ne redonas la povon al la popolo, li fariĝos tirano50). Ne ŝajnas malsaĝa kredi, ke Machiavelli klopodas uzi „makiavele“ la „magnificon“. Rimarkinde apud la eksplicita analizo pri la meĥanismoj de la povo, li efektivigas implicitan analizon pri la deziregoj, vantecoj kaj ambicioj de la princoj, kiujn ŝajne flatas senĉese, kvankam tio, kion li celas –tio estas rajta interpreto–, estas konduki la realan princon al la unuigo de Italio pere de liaj feblecoj, kiel oni povus konduki azenon pere de karoto.

Ne nepras do –por eviti la monarĥiismo-respublikisman kontraŭdiron– aserti, ke Machiavelli proponas nacian monarĥian ŝtaton konsistigitan de respublikaj urboŝtatoj51). La ena logiko mem de la Machiavelli-a penso aperigas la koheron de ambaŭ sintenoj52). Oni ne forgesu, kiaj estas la funkcioj de tiu princo-respubliko-ŝtato: la unuigo de Italio53), la neniigo de la nobelaro kaj la feŭda reakcio54)kaj, pro tio, esti fortika povohava ŝtato55). Laŭ Machiavelli la ŝtatospeco havas neĉefan gravecon, fakte neniu ŝtatospeco estas eterna, ekzistas senfina sinsekvciklo56). Tial ni trovas ĉe lia verko kaj la konsilojn proponatajn al la princo por teni la povon kaj tiujn proponatajn al ties malamikoj por renversi tiun; tio, kion Machiavelli klopodas progresigi, estas la povon de la burĝa ŝtato kiel tian57).

4. Machiavelli kaj la politika etiko

Machiavelli realigis malvarman objektivan analizon pri la politika povo, ties akiro kaj ties tenado –kanonojn kaj buteron–; li ne dolĉigas nek maskas tiun, sed li montras tiun nude: kruelan, senkompatan, brutiĝintan kaj brutigantan; li diros nin –kaj tiam lasas esti malvarma kaj objektiva por reveni al la moralo–, ke tiun povon, la solan realan, oni devas uzi pro la bono de la patrio. La tuta etika skandalo kaŭzita de La Princo havas neniun rajtigilon krom tiun, kiun oni povus trovi ĉe la defendo de „nobla“ aŭ „pura“povo, kiu, ni ĉiuj scias tion, ne ekzistas. Machiavelli ne kreis la politikan povon, li nur priskribis ĝin tiel, kiel ĝi estas. Pri kio kulpigi lin do?

»Pri esti malkaŝinta la realan funkciadon de Ia politika meĥanismo ĉe socio de klasoj? Tiam oni montru, ke tiu meĥanismo ne estas tia, aŭ ke ĝi funkcias aliiel. Sed tion neniu faris. Laŭ nia scio neniu parolportanto de la kontraŭmakiavelismo montris, ke la bildo skizita de Machiavelli estas falsa.«58)

Ĉe la verko de Machiavelli ni ne trovas kanton al la povo por la povo mem, ni trovas teoriiston de la naskiĝanta industria burĝaro, kiu decide rompas kun la eklezia-feŭda moralo, kaj kiu rekonas neniun etikon krom la burĝa pragmatismo. Kiam ni legas la konsilojn de Machiavelli, ni rajtas teruriĝi –se tio plaĉas nin–, sed tio sola abomeninda, ĉeestanta lian verkon, estas tio abomeninda, kio kuŝas ĉe la strukturo de ekspluatadsistemo.

Politikaj teorio kaj praktiko estas nedisigeblaj laŭ Machiavelli –kiel laŭ la burĝaro–, liaj skribaĵoj ne estas malvarmaj akademiaj analizoj, ili estas iloj por la politika agado. La doktrino de Machiavelli estis la unua, kiu aplikis sciencan metodon al la politiko:

»Ĉe la reala socio iuj homoj estas submetitaj de aliaj homoj; sinbazante sur la observado kaj sur sistema studo pri la faktoj, oni devas akiri la scion pri kiel atingi kaj konservi tiun superregadon.«59)

Ne utilas insisti pri la reala celo de tiu ĉi superrego: la unuigo de Italio sub la burĝa hegemonio. Ni notu tamen la kialojn, kiuj povus rajtigi ĝin el la Machiavelli-a vidpunkto: nepras regi la homojn por, ĉu volonte ĉu perforte, konduki ilin al la atingo de la komuna bono60). La uzo de la krueleco tiucele estas nepra, sed ne bona:

»Tiuj ĉi rimedoj estas kruelegaj kaj kontraŭantaj ĉiun vivkielon, ne nur tiun kristanan sed ankaŭ tiun nure homan; kaj ajna homo devus forkuri el ili kaj preferi vivi kiel simpla civitano ol vivi kiel reĝo pere de tiom da homperdoj.«61)

Machiavelli ne neas la lastan malmoralecon de la krimo (oni vidu la kondamnon al Agatokles kaj al la civitanoj el Fermo apogintaj Oliverotto-n62): ambaŭ atingis la povon, tamen Machiavelli kondamnas ilin, iun pro la krueleco de ties krimoj, la aliajn pro tio, ke ili ne amis la liberecon); li pritaksas tolerinda la kruelecon de la princo, »se la malbonon oni rajtas nomi bono«, nur se ĝi utilas la vasalojn63); ne ĉia povdeziro estas same bona

»ĉar tiu de la popolo estas pli honesta celo ol tiu de la granduloj, tial ke tiuj ĉi deziras subpremi kaj tiu ne esti subpremita.«64)

Povon fortikan, popolisman kaj garantiantan la liberon; ne kiun ajn liberon, sed tiun komerci65). La sola moralo akceptita de Machiavelli estas tiu de la komuna bono, kaj, laŭ la naskiĝanta burĝaro, la komuna bono estas la kapitalamasigo. Tial princo kaj patrio okupas la lokon de Dio en la homa konscio; ĉio estas bona aŭ malbona, „utila“ aŭ „pereiga“ rilate al ili66). La homo ĉesis esti „perversa“ aŭ „gracoplena“ por fariĝi estaĵo „granda“ aŭ „eta“, kiu produktas sin mem plugante sian propran destinon, kaj la ŝtato ĉesis esti dia institucio kaj aliiĝas al homa ilo por konstrui la historion67); la ŝtato de Machiavelli bezonas amasan eniron en la politikan lukton de la kamparana loĝantaro regita dc civitanoj68), kaj tial lia insisto en la konstruado de propra armeo69).

Machiavelli inter aliaj plenumas ĉeteorie la realan disiĝon de la moralaj valoroj dum la Renesanco kaj malfermas la vojon al la disvolvo de nova praktika etiko: tiu de la burĝaro.

Ni rajtas interpreti la rilaton de Machiavelli kun la „magnifico“, kun la reala princo, kiel tiun de homo, kiu, konvinkita pri la neceso fari la historion, pri la netaŭgeco de la „komuna homo“ por la gravaj agadoj70), pri la nekapablo de la perversuloj por fari la bonon71), decidas instrui kruelan kaj ambician princon pri la kielo pligrandigi siajn regkampon kaj famon pere de la dono al Italio de la libero72) kaj de la gvidanto, pro kiu ĝi »preĝas«73). Kaj oni ne rajtas pritaksi strangaĵo tion, ke la Machiavelli-a penso pretendas uzi tian „makiavelan“ metodon, ĉar finfine

»La homoj ne kapablas esti honeste malbonaj aŭ perfekte bonaj, kaj, kiam malbona ago enhavas grandanimecon aŭ iom da malavareco, ili ne kapablas plenumi ĝin.«74)

1) ALKASARO, Jurgo: «Reala princo kaj necesa princo. Leciono de La princo de Niccolò Machiavelli». Laŭte 131(1997)3-16
2) Pron.: Makjaveli
3) Por mallonga historia resumo de la interpretado pri La Princo kaj la ĝenerala takso pri Machiavelli, oni vidu: RIPPEL, Philipp: »Nachwort« en MACHIAVELLI, N.: II Pincipe. Der Fürst. Stuttgart: Reclam 1986 pĝ 225-249, ĉefe pĝ 225-231
4) Oni vidu ekzemple SKINNER, Quentin: Maquiavelo. Madrido: Alianza pĝ 34-36
5) Oni vidu entuziasman defendon ĉe GRAMSCI, A.: El princep modern [La moderna princo]. Barcelono: Edicions 62 pĝ 39
6) MACHIAVELLI, Niccolò: Il Principe [La Princo] en Opere I. Milano: Feltrinelli 1960, Dediĉo pĝ 14
7) sl libro 20, pĝ 89
8) ›Magnifico‹ [manjifiko] estas antikva moŝttrakto signifianta proksimume ›grandulo‹-n, ›superegulo‹-n. La „magnifico” priparolata ĉe La Princo estas Lorenzo de' Medici [Lorenzo dej Mediĉi].
9) Principe 26, 102
10) , 22) , 25) , 38) , 39) sl
11) MACHIAVELLI, Niccolò: Idecennali [La jardekolibroj] en Opere VIII. Milano: Feltrinelli 1965 pĝ 256
12) sl 26, 104
13) MACHIAVELLI, Niccolò: Discorsi sopra la prima deca di Tito Livio [Paroladoj pri la unua jardeklibro de Tito Livio] en Opere I. Milano: Feltrinelli 1960, libro 1, ĉapitro 55, pĝ 256
14) Principe 15, 65
15) Principe 5, 29
16) , 18) sl 6, 32
17) sl 6, 31
19) sl 7, 34
20) sl 12, 54
21) sl 13, 61
23) Principe 14, 63; Discorsi libro 1, ĉapitro 21, paĝoj 186-187
24) Principe 9, 45
26) , 64) sl 9, 46
27) sl 9, 46-47
28) Principe 15, 65
29) sl 15, 66
30) sl l6, 66-67
31) sl 17, 69
32) Principe 18,74
33) sl 19, 77
34) sl 20, 85
35) sl 20, 88
36) Principe 25, 99
37) sl 26, 102
40) Oni vidu denove SKINNER, Quintin: Maquiavelo. Madrido: Alianza pĝ 34-36
41) Oni vidu GIONO, J.: »Biografie de Machiavel« en MACHIAVEL, N.: Oevres Completes. Parizo: Gallimard 1952 pĝ 21, 24, 29, 679 (piednoto). Por detala informo pri la publika agado de Machiavelli oni vidu NITTI, Francesco: Machiavelli nella vita e nelle dottrine [Machiavelli ĉe la vivo kaj ĉe la doktrinoj]. Napoli: Il Mulino 1991/1876
42) Discorsi 1, 55, 255
43) sl 1, 12, 165-166
44) sl 1, 16, 173; 1, 17, 178; 1, 2, 130; 1, 18, 182
45) Discorsi 1, 18, 182
46) Principe 7, 37
47) Discorsi 1, 9, 153; 1, 10, 155
48) sl 1, 9, 154; 1, 53, 249
49) sl l, 9, 154
50) sl l, 10, 158; 1, 9, 154; 1, 2, 131
51) SOLE-TURA, Jordi: »En defensa de Maquiavelo« [Pledante pro Machiavelli] pĝ 80
52) Discorsi 1, 55, 257
53) sl 1, 12, 165
54) sl 1, 55, 256
55) , 71) sl 1, 18, 182
56) sl 1, 2, 133
57) Oni vidu HORKHEIMER, Max: Anfange der bürgerlichen Geschichtsphilosophie [Komencoj dc la burĝa filozofio pri la historio] en Gesammelte Schriften Band 2. Frankfurt: Fischer 1987/1930 pĝ 187-188
58) SOLE-TURA, Jordi: c.v. pĝ 75-76
59) HORKHEIMER, Max: c.v. pĝ 183
60) Discorsi 1,17-18; Princo 6,32; 9, 48
61) Discorsi 1, 26, 194
62) Princo 8, 42
63) sl 8, 44
65) sl 21, 93
66) GRAMSCI, A.: c.v. pĝ 37
67) Pri tiuj aferoj oni vidu HELLER, Agnes: El hombre del Renacimiento [La renesanca homo]. Barcelono: Peninsula 1980
68) MACHIAVELLI, Niccolò: Dellarte de la guerra [Pri la milita arto] en Opere II. Milano: Feltrinelli 1961 pĝ 345
69) GRAMSCI, A.: c.v. pĝ 46
70) Discorsi l,18, 182; 1, 44, 232; 1, 47, 237; 1, 57, 260; 2, 22, 342
72) sl 1, 10, 159
73) Princo 26, 102
74) Discorsi 1, 27, 195
gazetartikoloj/reala_princo_kaj_necesa_princo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2012/06/05 19:24 de jurgo