Uzantaj iloj

Retejaj iloj


gazetartikoloj:liberecana_pedagogio

Export page to Open Document format


Liberecana pedagogio

La ĉefaj principoj de la liberecana pedagogio estas la kontraŭaŭtoritatemo, la plenedukado kaj la pedagogia memrego.

Eduki je la repuŝo de la aŭtoritatemo, eviti la submetiĝon kaj disvolvi la lernadon de memstaro kaj libero estas fundamenta por la konstruo de la estonta liberecana socio. La fina celo de la pedagogia kontraŭaŭtoritatemo estas atingi, ke la lernantoj regu sian propran vivon kaj ke ili lasu sin nek subpremi nek ekspluati.

La plenedukadon konsistigas eduki la personon sen disigi la permanan kaj la intelektan laboron kaj samtempe eduki por la socia vivo. Temas pri tio, superi ĉe la lernejo la alienon de la laboristo, aliigita al maŝino de la kapitalisma socio, kiel antaŭiron al ĝia reala superado en la liberecana socio.

La pedagogian memregadon konsistigas tio, ke la rego de la edukado estu respondeco de la anoj de la lernejo aŭ eduka grupo. Tio ĉi estas ne nur sekvo de la anarkiista politika principo pri memregado, sed ankaŭ antaŭkonstruo de la starigenda socio.

Tiuj ĉi estas la pedagogiaj principoj agnoskitaj de la tuta anarkiista movado dum ĝia tuta historio. Tamen dum la historia disvolviĝo de la anarkiistaj pedagogiaj ideoj kaj praktikoj aperis du pensmanieroj, malkonsentantaj pri la interpreto de la koncepto pri libero de la instruanto, kiuj bazas sian eduka agado sur la individuo, la unua, kaj sur la komunumo, la alia.

El la postulado de J. J. Rousseau, laŭ kiu la libero estas natura eco de la homo kaj tiu estas bona laŭnature ĝis kiam la socio malbonigas lin, aperis pedagogia pensmaniero, laŭ kiu la lernanto devas esti gardata kontraŭ ĉia influo kaj lasata je plena libero por elekti inter la diversaj sociaj modeloj kaj la diversaj kredoj.

Sur tiu ĉi linio elstaras la provo de Lev Tolstoj, laŭ kiu la edukado (pri kredoj kaj konvinkoj) apartenas al la familio kaj la komunumo kaj sekve la lernejo devas nur instrui (havigi utilajn konaĵojn), kaj la Pedagogia Neŭtralismo de Ricardo Mella kaj Eleuterio Quintanilla, laŭ kiuj la lernejo devas havi neniun politikan tendencon, eĉ ne tiun anarkiistan. Ene de tiu ĉi linio de negvidanta edukado oni povus enhavigi neanarkiistajn teoriojn kiel tiujn de Carl Rogers aŭ A. S. Neill.

El la postulado de M. Bakunin, laŭ kiu la libero ne estas natura dono sed socia konkero aperis pedagogia pensmaniero, laŭ kiu la lernanto devas esti edukata en libero kaj por la libero, sed nepras, ke la lernejo rebatu la regantan ideologion kaj sekve eduki por la libero signifas eduki por la anarkio.

Sur tiu ĉi linio elstaras la provo de la Moderna Lernejo de Francesc Ferrer i Guàrdia, laŭ kiu la instruado devas sin bazi sur la pozitiva scienco, kvankam la ĉefa tasko de la lernejo devas esti, ke la infano lernu la originon de la socia malegaleco, la malveron de la religioj, la eraron de la patriotismo kaj la sklavecon, kiun implicas la submetiĝo al la aŭtoritato, kaj la provo de la Lernejo Paideia de Mérida, laŭ kiu la celo de la lernejo estas kontraŭbatali la principon pri aŭtoritato, kiu estas enigita en la lernantaro de la familio kaj la socio, kaj ebligi al la infanoj la sperton de la libera vivo, unuigante tiel la individuan liberon kaj la kolektivan engaĝiĝon.

Nun la pedagogia penso ĝustadire anarkiista konsideras, ke identigi la liberecanan pedagogion kun la metodo de la negvidanta edukado estas konfuzi iun rimedon kun la celo. La liberecana edukado edukas por la libero sed ankaŭ por la engaĝiĝo. Alpreni negvidantan sintenon je la edukado signifas lasi je la manoj de la ŝtato la socian instruadon de la individuoj kaj la tasko de la anarkiista edukado estas ĉefe malmunti la ideologion pri sekureco kaj aŭtoritato, kiun altrudas la sistemo.

Nur la praktikado de la solidarecon ebligas superi la alienon de la individuo kaj la socio, kiun altrudis la edukado laŭ la kapitalisma pensmaniero, detruanta la radikojn mem de la solidareco. La praktikado de tiu solidareco troviĝas ankoraŭ ĉe la plej konscia kaj kritika organizo de la civila socio: la sociaj movadoj.

La lernejo ne edukas por lerni sin organizi kiel grupo kaj defendi la rajtojn de la komunumo. Tiu funkcio, fundamenta por anarkiista edukado, nur povas esti plenumita nun el la sociaj movadoj, kiuj estas la solaj, kiuj plej malferme povas disvolvi pedagogion de la kontraŭstaro kaj la solidareco. Tial liberecana lernejo, celanta kontraŭbatali la novliberalan ideologion ĉe sia lernantaro devas kunlabori firme kun reto de la sociaj movadoj1).

1) Tiu artikolo, verkita de Jurgo Alkasaro, resumas la ĉefajn tezojn de Francisco J. Cuevas pri la liberecana pedagogio kiel li elmontras tiujn per la libro “Educación y anarquismo”
gazetartikoloj/liberecana_pedagogio.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2012/11/07 17:29 de jurgo