Uzantaj iloj

Retejaj iloj


gazetartikoloj:la_estonta_sindikatismo

La estonta sindikatismo

La ĉefaj klarigendaj demandoj pri tiu ĉi afero estas:

  • Ĉu la sindikatismo (ekonomi-postula batalo) havas estonton (sukceseblon)?
  • Ĉu la sindikatoj ankoraŭ estas organoj de la laborista klaso?
  • Ĉu la bilanco pri la anarĥiista partopreno ĉe la sindikatoj favoras la anarĥiismon?
  • Ĉu la sindikatoj estas (povas esti) iloj por la socia revolucio?

Aldone, ĉu ni ĉeestas sistemfazon, kiu permesas la revolucian revon, aŭ ni eniris longdaŭran fazon, kiu similas la eŭropan Mezepokon, dum kiu oni rajtas esperi nur submetiĝon kaj senestontajn izolitajn sublevojn? (ĉu ni suferas sistemon, kiu sin nutras per sia propra krizo?)


1. La ekonomicela lukto

La unua demando ĉefas. Ni starigu ĝin klare: ĉu la sistemo ebligas la akiron de pliaj daŭraj sociekonomiaj plibonigaĵoj? Alivorte ĉu la proletaro povas atingi ekonomiajn kaj vivkvalitajn plibonigaĵojn sen bezono ŝanĝi la socian modelon? Memvideble, se la respondo estas jesa, la socia revolucio ne nur estas ne bezona, sed ĝi iĝas eĉ mensmalsana krimemo; se tamen la respondo estas nea, ĉia sindikata lukto celas al fiasko kaj nia laboro ĉe la sindikatoj utilos nursole por plifirmigi la katenojn, kiuj eltenas mallibera la sklavon.

Ĉi-rilate estas du datenoj (faktoj, ne ideoj), kiuj devas pensigi nin:

a) Kiam okazis la lasta sindikata venko? Sed mi ne demandas pri atingi tion, ke la «prilabora aŭtoritato» punas iun huliganan entrepreniston, ke oni sukcesas ĉe la redungado de iu maldungito aŭ ke per la negociado de iu kolektiva kontrakto ni atingas, ke anstataŭ forpreni 5 al ni oni forprenas nur 4. La demando laŭtas: ekde la konkero de la okhora labortago kiuj plibonigoj ĉe la vivo de la gelaboristoj (de la entuta klaso) estis rezultoj de la sindikata batalo kaj ne de la bezonoj de la merkato mem?

b) Estis epoko, kiam la nursola penso de la entreprenistoj estis la ekspansio (la konkero de pliaj merkatoj), ekde antaŭ multaj jaroj ili havas unu solan celon: ĉiurimede malpliigi la produktkostojn por elteni konkurenckapabla la entreprenon.

Tiuj ĉi du faktoj, kune kun la sennombraj analizoj, montrantaj ke la kapitalismo eniris sian sistemkrizan fazon ―fakto reliefigita de la komenco de la unua tutmonda milito―, pensigas nin, ke la entuto de nia klaso jam ne povas atingi plibonigojn ĉekadre de la kapitalismo kaj ke la estonto malfermas nur du vojojn: ĉu la socia revolucio, modifonta ne nur la «klasajn rilatojn», sed ĉefe la «strukturon» de la individua kaj homara vivo, aŭ la starigado de iu Malluma Epoko, kie la ekonomia senmovado estos kompensata de vasalecaj rilatoj kiel rimedo por akiri socian gravecon.

Memkompreneble demandi pri nia elekto senutilas, sed la demando daŭre estas kiel rilatas la ekonomicela lukto ―kaj sekve la sindikata organizaĵo― kun la lukto por la liberecana socio? Aŭ alivorte kion dancas la sindikatoj ĉe tiu ĉi festo?


2. Sindikato kaj dekadenca kapitalismo

Per la starigado de la «bonstata socio» kaj la malapero de la revolucia revo post konstati la vojon, kiun sekvis la «proletaj ŝtatoj» ―faktoj, okazintaj ambaŭ post la dua tutmonda milito― la laborista klaso eniras epokon el ĝisfunda ideologia malvenko. La ĉefa ero el tiu ideologia malvenko estas la akcepto de la laŭrajteco de la ŝtato pere de la formala demokratio (akcepto, por kiu tiom kunlaboris la maldekstra, eĉ tiu liberecana, «kontraŭfaŝisma» propagando)

La vojmontriloj de la ideologia malvenko:

  • la ŝtata povo laŭrajtas, se nur ĝi estas demokratia
  • la privata proprieto sur la produktrimedoj laŭrajtas (kaj sekve ankaŭ la privata alpropigo de profitoj kaj la ekspluatado de la salajrata laboro) kaj ĝi malfermas la pordojn por la socia moveco
  • la ĉemerkata konkuremo estas la ekonomia spegulaĵo de la ĉepolitika demokratio kaj ĝi estas motoro por la disvolvo
  • la socia maljusto estas bezona malbono, kiu povas esti mildigita de la sociaj helpoj
  • agi kontraŭleĝe estas agi kontraŭ ĉiu rajteco kaj kontraŭ la socia entuto

Tiu ĉi ideologia kadro, akceptita tre volonte (aŭ pere de la TV-hipnoto), kunportas la katenigon de la ekspluatatoj al senelira situacio kaj ke la organizaĵoj, “reprezentantaj” ilin, ne nur kundividu la katenojn sed eĉ ke ili fortikigu tiujn.


3. Organizo kaj reprezentado

La ĉefa venko de la demokratio baziĝas en tio, ke ĝi aliigis la civitanon al spektantulo. Tio estas sekvo (aŭ almenaŭ spegulaĵo) esti aliiginta lin el produktanto al konsumanto.

Ĉiu ano de la socio rajtas esti reprezentita kaj, je la plej malbona okazo, rajtas krucumi sian reprezentanton kaj anstataŭigi lin per alia, sed neniam, neniam, rajtas decidi per si mem. Tiel la laboristo finofare alfrontas la sindikatiston anstataŭ la kapitalon.

La sindikatismo partoprenas tiun ĉi feston. Kvankam dekomence ĝi povas havi celojn “partoprenigajn”, se ĝi reale volas gvidi homamason, kiu alieniĝis je sia reprezento, ĝi nepre fariĝos ĝia reprezentanto. Neeviteble la sindikato aliiĝas el laborista organizaĵo al organizaĵo de reprezentantoj de la laboristoj. T. e. ĉekadre de la demokratio estas neniu loko por la sindikato-organizo, sed nur por la sindikato-reprezento.

La demokratia principo pri la leĝregado tranformas la laboristajn organizaĵojn laŭ la modelo altrudita de la leĝo, sekve ĉiu “alternativa” organiza strukturo, malgraŭ esti demokratie tolerata, estas kondamnita al la marĝeniĝo.

Tiu ĉi reprezenteco de la sindikatoj ne nur aliigas ilin al iloj, kiuj estas modeligitaj de la povo kaj sekve kontraŭantaj ĉiun liberecanan idealon, sed ĝi fortikigas ankaŭ la rolon kiel spektanton de la laboristo. Tiel komenciĝas inferan senelirejan cirklon, ĉe kiu la alieniĝo de la laboristo nutras la reprezentecon de la sindikato kaj la reprezenteco de la sindikato la alieniĝon de la laboristo.

Organizaĵo, akceptinta kiel agokadron leĝaron pri la striko kiel tiun hispanan, la malpermeson sur la strikfondusoj kaj sur la strikoj pro solidarecaj kaj politikaj celoj, havas neniun pluan elirejon ol aliiĝi, se ĝi ne konsentas marĝeniĝi, al ilo de la sistemo mem kaj devas konkuri kun la kromaj sindikatoj ĉe la kampo de la “favorakiro”, de la pli bona aŭ malbona “laboristara administrado”, ĝi devas aliigi siajn delegitojn al helplaboristoj de la entreprenfako pri “homaj rimedoj” kaj finiĝi defendante la sistemon per pafilo kaj tranĉilo, se ĝi ne deziras malaperi kiel organizaĵo. Tiu ĉi estas la bazo, sur kiu stariĝas la rolo kiel fajrestingisto, kiun faras la sindikatoj ĉe ĉiu serioza laborista lukto, kaj la ĝeneraligita sindikata korupto.


4. Sindikatismo kaj anarĥiismo

La anarĥiismo havas unu nursolan celon: la starigadon de senŝtata socio. La anarĥiistoj kutimas fieri pri tio, ke ili ne faras estontprojekciojn. Ili fidas je tio, ke la memorganizado de la socio kondukos al justa ordo. Pluen tiu principo aperas la anarĥiismoj kun familinomoj, afero, kiun ni ne pritemigos nun.

Tamen la tendenco, kiu defendis la eniron en la sindikatojn kaj la lukton ekonomi-postulan (ankaŭ nomiĝanta “tujpostula” aŭ “partpostula”), estis ĉefe tiu anarĥikomunista, t. e. tiu, kiu defendas socion sen ŝtato kaj kun kolektiva proprieto sur la laborrimedoj. Tiel naskiĝis la anarĥisindikatismo. La komunistoj anarĥiistaj partoprenis la sindikatismon por konduki la laboristan klason al la socia revolucio kaj la liberecana komunismo. Post unu jarcento la anarĥisindikatismo aliiĝis al kredkonfeso, kiun agnoskas iuj el la aktivistoj de tiuj organizaĵoj, ankoraŭ sinnomantaj anarĥisindikatistaj.

La sola eco, kiun tiuj organizaĵoj atingas elteni, estas tiu de la rekta demokratio ene de la organizaĵo. Kaj eĉ tiun ĉi econ mildigas du faktoj:

a) ĝi ne povas disvastiĝi ekster la organizaĵo, tiel pro la akcepto de la agkadro kiel pro timo timigi la normalan laboriston, se oni pritemigus la aferon,

b) enen la partoprenmanko de aliĝintoj ĉefe “nur sindikatistaj”, se ne nuraj “reprezentatoj”, aliigas la rektan demokration al celo preskaŭ neatingebla.

Eble oni rajtus konkludi, ke la anarĥiista partopreno ĉe la sindikatoj estas alte pozitiva dum antaŭrevoluciaj epokoj (oni vidu la NKLon dum la 30aj jaroj), sed ke dum epokoj el pasiveco ―aŭ el ideologia malvenko― de la klaso la partopreno ĉe la sindikatoj kondukas al la dissolviĝo de la anarĥiismo al nura sindikatismo jur-administracia.


5. Sindikato kaj socia revolucio

Eĉ ne la plej nigra el la anarĥisindikatistoj kuraĝas paroli pri la socia revolucio (krom por nostalgio pri foririntaj gloraĵoj) aŭ pri la liberecana komunismo ekster la rondo el siaj plej intimaj kamaradoj. Tamen tiu, kiu deziras esti uzonta la prefikson “anarĥi-” ne rajtas forgesi la demandon pri la rolo, kiun ludos la sindikato je (eventuala) socia revolucio aŭ je ties kontraŭparto, la Malluma Epoko.

La historio postlasis al ni du organiztipojn, kiujn ni povas pritaksi “propraj” de la “popolaj klasoj”. La unua tipo estas la daŭra organizaĵo (nur ĉesigita dum epokoj de mallaŭleĝigo fare de la bonfaranta ŝtato): la sindikato. La dua estas la maldaŭraj organizformoj, kiuj aperas dum revoluciaj momentoj kaj kiuj prenas malsimilan formon ĉe ĉiu revolucio ―ĝis nun la komunumo kaj la laborista konsilio.

Estas plia malstabila organizaĵo, kiun la anarĥiistoj penadas revivigi senĉese pro ĝia kapablo pontigi la du aliajn tipojn kaj kiun la demokratoj penadas senĉese mistifiki kaj manipuli pro ĝia laŭrajtiga kapablo: la asembleo.

Laŭ la ideo, kiun oni havis pri la socia revolucio dum la epoko de la revolucioj, sufiĉus inversigi la nunan socion, oni neniigos la proprieton de la burĝuloj kaj la povon de la politikistoj kaj daŭre funkciigos ―esence― la saman socion.

Nun la afero estas ŝanĝinta ĝisfunde. La socia revolucio jam ne povas esti revolucio industriisma kaj produktisma, oni jam ne havos kiel ĉefan celon la “disdonon” de la profito sed tion, kiel kaj kion oni produktas, jam ne temas pri “forbalai la barilojn al la disvolvo de la produkfortoj” sed pri eviti la detruon de la planedo. Ĉe la revolucio faronta nun tiel, kiel oni ne povos “uzi” la ŝtaton alimaniere, sed oni devos detrui ĝin por povi komenci la konstruadon de nova socio, oni ankaŭ ne povos “uzi” la produktantan kaj ekonomian strukturon per “pli justa kielo”, sed oni devos detrui ĝin por povi komenci la konstruadon de nova socio.

Tiu formulado kondukas al centran demandon: ĉu la strukturo de organizaĵo, alĝustigita punkto post punkto al la produktanta kaj socia strukturo de la kapitalismo, la sindikato, povas esti taŭga kandidato por organizaĵo de la revolucio? Ĉu ĝia organisma strukturo, ĝiaj praktikaj inertoj, ĝia kultura ŝarĝo ebligos ĝin alĝustiĝi al la bezonoj de la nova socio aŭ aliigis ĝin al plia superenda barilo?

La respondo al tiu ĉi demando ĉefas por anarĥiisto, ĉar ĝi plenigos aŭ senplenigos per senco ties partoprenadon en la nunaj sindikatoj.


6. La estonto de la sindikato

La estonto de la sindikato klariĝas el ties estanto: esti helpa ŝtata ento por la administrado kaj haltigado de la laborforto, tiel de tiu dungata kiel de tiu neuzata, aŭ tutsimple malaperi ―esti aliiginta la laboristan klason al inerta amaso havas, kiel iun el siaj sekvoj, la malaperon de la bezono de sindikatistoj-fajrestingistoj flanke de la burĝaro kaj de la ŝtato.

La sindikatismo kaj la laboristema politiko estas ―kaj estas ekde la dua tutmonda milito― ilo por fajli malglataĵojn ĉe la labora rilato, t. e. fariĝi kompensilo kontraŭ la “egoismo” de la burĝulo kaj elteni la laboristan reziston ene de la laŭleĝa kadro kaj sekve de la sistemsubmetiĝa kadro; alivorte venkigi la ĝeneralajn interesojn de la burĝa sistemo super la privataj interesoj de la burĝuloj. Tiusence la sindikatismo ege faciligis la starigadon de la tutmondan merkaton. Per tio oni klopodas kritiki ne tiom la sindikatan funkcion kiom la naivecon de tiuj, kiuj pritaksas ĝin kiel taŭgan organizaĵon por la socia revolucio.

La demando pri tio, ĉu la sindikatoj estas organizaĵoj de la laborista klaso, havas malsimplan respondon. Dekomence la respondo estas jesa sed kun gravaj nuancaĵoj.

Unua nuanco: la sindikato estas laborista organizaĵo laŭsence de tio, ke ĝi respondas ―per pli aŭ malpli trafeco kaj kun pli aŭ malpli korupteco laŭ ĉiu okazo― la bezonojn de la laboristo kiel laboristo (salajrulo), nu, ĝi estas ĉiam kaj ĉiam malpli laborista organizaĵo laŭsence de tio, ke ĝi ĉiam kaj ĉiam pli skapas al la povo de la laboristoj, laŭmezure de tio, ke la sindikatisto ĉiam kaj ĉiam pli aliiĝas al kopio de ŝtata funkciulo kaj la aliĝinto al kopio de administrato. El tie ŝprucas la granda tento por ĉiu liberecana laboristaristo: tiu deziro redoni la sindikaton al la laboristoj pere de ĝia redemokratigo sed sen modifi eĉ per unu sola ero ĝian socian funkcion.

Dua nuanco: la sindikato respondas la bezonojn de la laboristo laŭmezure, ke tiu ĉi ne lasas esti laboristo, t. e. laŭmezure, ke tiu ĉi rezignas lasi esti laboristo kaj sekve rezignas ĉiun revon ĝisradike modifi la socion. Laboristo, deziranta daŭre esti laboristo estas nepre kontraŭrevoluciema. La socia revolucio sekvigas la detruadon de la ŝtato kaj de la sistemo de salajrata laboro. Sed ĉe socio sen salajrata laboro restas neniu loko por la sindikato kaj por la sindikatisto.

La estanto montras la estonton: la sindikato aliiĝas al ento ĉiam kaj ĉiam pli malproksima al siaj aliĝintoj kaj ĉiam pli kaj pli engaĝiĝinta kun la ŝtata maŝinaro. Ĝi povas kompensi pli-malpli la troigojn de la mastraro sed ene de sistema kadro kaj ene de sistemo ĉiam malpli taŭga fari cedojn al siaj sklavoj, sekve la pluvivo mem de la sindikato kiel organizaĵo postulas kaj postulos pli striktan regadon sur la salajruloj kaj pli fortan integriĝon en la ŝtata maŝinaro. La sekvo el tio povas esti nur, ke la honestaj kaj idealistaj sindikatistoj restos je marĝena situacio ―vicpeco por la okazo pri grava krizo ĉe la sindikata institucio― kaj ke la koruptaj sindikatistoj atingos plian kaj plian povon en kaj ekster la sindikato. Kaj inter iuj kaj aliaj ili eltenos limigita la eblan laboristan proteston, ĉu pere de la “senreviĝo” aŭ pere de novaj iluzioj pri sindikata “renovigo”.


7. La sindikato de la estonto

Tamen la sindikato estas la nursola daŭra laborista organizformo, per kiu oni povas influi sur la ekonomia kaj socia rilato inter laboristo kaj mastro. Ĝis kiam la “kreanta genio de la revolucia amaso” donos al ni organizaĵon pli taŭga por la revoluciaj bezonoj (kune kun la revolucio mem), verŝajne ne estos plia alternativo ol daŭrigi la sindikaton. Eble uzante ĝin laŭmaniere de la Wittgensteina ŝtuparo. Tial ni devas starigi la demandon tiel: ĉe la nunaj cirkonstancoj kiel devas esti la sindikato por faciligi la laboristan rezistlukton kontraŭ la novliberalismaj altrudaĵoj, minimumigi la integriĝajn riskojn (la “respondecan” sindikatismon) kaj malfermi vojojn por transiri la kadron de la sistemo, kvankam tio kunportus la detruadon de la sindikato mem?

Laŭ mia kompreno ĝiaj ĉefaj trajtoj devas esti:

  1. Unika klasa sindikato. Ĝi devas superi la dividon inter sektoroj kaj oficoj, inter publikaj kaj privataj laboristoj
  2. Internacia kaj internaciista (verdire sennacieca)
  3. Kun funkciado strikte baziĝinta sur la rekta demokratio
  4. Reideologiiga


7.1. Klasa sindikatismo

La ĉefaj objektivaj (materiaj) ecoj de la divido de la laborista klaso kaj de la dispeciĝo de ties malgrandan konteston kontraŭ la atakoj fare de la mastraro estas la disigo inter “publika” kaj “privata” laboristo, la senfina subdivido de la kolektivaj kontraktoj kaj sekve de la produktadaj sektoroj kaj subsektoroj, kio kunportas la senfinan dividon ne nur de la klaso sed ankaŭ de la entreprena personaro mem, kio estas nenio pli ol organisma manifestiĝo de la ĝeneraligita proceso de malstabiligon kaj malriĉigon. La subjektivaj ecoj (naciismo, racia kaj religia diskriminacio ktp) sekvas precize ilin kiel la tondro la fulmon.

La sindikatismo emis ĉiam alĝustigi sian organisman strukturon al tiu de la entreprenistaro. Estis tempo, kiam la entreprenista kaj produktada organizo respondis la ecojn de la produktanta proceso. Alĝustiĝi al ĝi povis esti taŭga taktiko (el tie naskiĝis la sektora aŭ “ununura pri industrio” sindikato). Nun la entreprenista organizo respondas ne la ecojn de la produktada proceso sed la teknikojn pri submetiĝo de la laborista personaro kaj mankas senco al tio, ke la sindikatismo penas kopii strukturon, kiu senĉese modifiĝas kaj kiu ne havas objektivajn fundamentojn ankritajn ĉe la produktada proceso mem.

La ĉefa kondiĉo por povi malstabiligi stabilan sektoron sen malorganizi ĝin estas malstabiligi ĝin ero post ero kaj se eble kun la kunkulpo de tiuj (ankoraŭ) stabilaj. Tial la sola saĝoplena kontesto de la laborista klaso kontraŭ la malriĉigan atakon de la mastraro estas la unuiĝo de la salajrularo, kies komenciĝo nur povas esti la unuiĝo de la sindikata organizaĵo, t. e. organiziĝi per ununura klasa sindikato kaj lukti por egalaj laboraj kaj salajraj kondiĉoj ĉe ĉiu sektoro kaj subsektoro.

Se la privatigo de la publikaj servoj celas malmultekostigi la salajrojn de la laboristoj kaj malstabiligi ties kontraktkondiĉojn, lanĉi agitvortojn por la defendo de la publika karaktero de la servoj ne havas pli senco ol infana koleratako. La nursola kielo malebligi la privatigon estas senhavigi sencon al ĝi laŭ la reguloj mem de la kapitalismo: malebligi tion, ke la “privata” laboristo, anstataŭonta la “publikan” laboriston, havu malsamajn laborajn kondiĉojn.

La skizo ripetiĝas ĉe ĉiu entrepreno. La “serveksternigo” sekvas precize la samajn procedaron kaj celon ol la privatigo de la ŝtataj servoj: salajra malriĉigo kaj divido ―kaj se eble alfronto― inter stabiluloj kaj malstabiluloj kun la fina rezulto de la anstataŭigo de la stabiluloj per malstabiluloj. Neniun plian kialon por la sinsekvo el entreprenanstataŭigoj, ŝanĝoj de kolektivaj kontraktoj, remodeligoj…

Estas nur unu vojo por disrompi tiun proceson: la starigado de ununura salajra tabelo por ĉiu salajrulo sendepende de la sektoro, kie li laboras, ĉu li estas “publika” aŭ “privata”, en- aŭ eksterlanda, fiksa aŭ portempa, de la entrepreno aŭ “ekstera”. Kial laboristo de la metala sektoro devas enspezi pli aŭ malpli ol alia laboristo kun la sama profesia kategorio de la sektoro ĥemia aŭ ligna?

Se la starigado de ununura salajra tabelo por ĉiuj laboristoj estas la nursola kohera kontesto al la novliberalisma atako, la batalo por atingi tian tabelon estas la nursola vojo, kiun nuntempe ni povas vidi, por atingi la unuiĝon de la laboristaro ĉe la lukto.

Memkompreneble la unua paŝo por tio devas esti la reorganiziĝo de la anarĥisindikatistoj per ununuraj klasaj sindikatoj kaj la forlaso de la prisektoraj strukturoj ―prisektoraj federacioj, kiuj neniam montris sian taŭgecon ĉe la lukto kaj kiuj nuntempe estas kadukiĝintaj kaŭze de la disvolvo mem de la entreprenista organizo― kaj la prisubsektoraj strukturoj, kiuj klopodas kopii ĉiun modifon de la mastrara strukturo kaj kiuj nur povas finiĝi per imitado de la antikvaj sindikatoj pri ofico.


7.2. Sindikatismo internaciista

Je plena tutmondiĝanta epoko enhavas malpli da senco la divido de la laboristaro laŭ nacioj ol laŭ sektoroj aŭ oficoj. Memkompreneblas la fortika bezono de internacia kunordiĝo por la laboristaro, malgraŭ tiom malmulte, kiom oni faras por ĝi. Tial mi ne temigos la aferon.

Tamen estas io, kion oni ĉiam preteratentas: la internacia dimensio de la problemo, de la solvo kaj de la nursola ebla lukto. La defion de la sindikatismo konsistigas ne la kunordigado de la “naciaj” luktoj laŭ internacia kampo sed la unuiĝo de tiuj ĉi luktoj. Nur laborista internacia organizaĵo, internacia mobilizo kaj internacia programo povas bremsi la politikojn pri translokigo, malindustriigo kaj senkapitaligo de la novliberalismo. Okulfrapas, ke ununura internacia salajra tabelo aliigas al senvalora papero la Bolkensteinan gvidlinion, okulfrapas tiom kiom tio, ke ajna alia solvo povas konduki nur al la fiasko kaj al la interalfronto de la naciaj partoj de la laborforto.

Nepras reliefigi, ke tiu ĉi bezono ―jam ne pri internaciismo sed pri klara sennacieco de la bezona sindikatismo― ne estas postulaĵo revolucia aŭ “ideologia” sed de sindikata lukto por la nura pluvivo, por “partaj postuloj”. Kiom pli estas postulata de la revolucia karaktero de la anarĥisindikatismo!

Nur se la klasa organizaĵo strukturiĝas internacie sur sennacieca bazo, nur se la laboristo kaj la liberecano lernas pensi kaj agi laŭ la laboristaj interesoj tutmondskale, eblas pensi socitransformon laŭ anarĥikomunista senco. Devas esti do la anarĥisindikatistoj la unuaj, kiuj forlasos la naciajn strukturojn kaj organiziĝos sur sennacieca bazo.


7.3. Sindikatismo de rekta demokratio

El la riĉoplena luktotradicio, kiun la anarĥisindikatismo postlasis, la praktiko de la rekta demokratio estas ne nur la plej grava atingo sed ankaŭ la tuŝoŝtono por ĉiu liberecana organizaĵo. Sindikatismo, kiu falas en la kaptilo de la reprezentismo, estas sindikatismo kondamnita transiri al la malamika tendaro.

Nur sindikatismo, sinbaziĝanta sur la agema partopreno de la aliĝintoj kaj sur la tuja elekto kaj malelekto de ĉiu reprezentanta posteno pere de la rekta demokratio ene de la organizaĵo, taŭgos sin elteni libera el la burokratismo, el la stariĝado de gvidantaj kastoj kaj finfine el la englutado fare de la ŝtato.

Se la laborista organizaĵo funkcias strikte sub la principoj de la rekta demokratio, ĝi povas permesi al si la lukson fari kiun ajn eraron. Kia ajn estu ties graveco, ĝi ĉiam povos korektiĝi kaj la organizaĵo reiri la bonan vojon. Se oni forlasas la praktikon de la rekta demokratio, eĉ sen erari, eĉ antaŭenirante el venko al venko, oni estos forlasinta la vojon ―kaj tiu ĉi estas la finofara malvenko. Ja neniam ajna organizaĵo restariĝis el la forlaso de la rekta demokratio, la nursola ebla solvo estas denove eki la organizan taskon ekde la komenco mem. Tial la anarĥisindikatismo nepre estu maksimume skrupulema kaj maltolerema je la praktiko de la rekta demokratio.

Sindikatismo, sinbaziĝanta sur tiu ĉi principo, estas ne nur sindikatismo, kiu povas elteni sin batalema kaj fremda al la povintrigoj, sed ĝi ankaŭ estas sindikatismo, kiu povas disvastigi al la kroma laboristaro la principojn kaj la praktikon de la rekta demokratio, per kio oni antaŭeniras sur la vojo al la socia revolucio.

Tamen, kiel jam montrite, la praktiko de la rekta demokratio estas ĉiam pli kaj pli limigita kaj malfacila. Ĝia plej grava malamiko estas la pasiveco, la neagemo de la aliĝintoj, kiun kondukas la liberecanajn organizaĵojn al la senoperacieco aŭ al aliigi la rektan demokration al nura idealo.


7.4. Sindikatismo reideologiiga

Laŭ la vidpunkto de tiu ĉi skribaĵo la laboristaro povas esperi plibonigon ĉe siaj vivkondiĉoj, nur kondiĉe ke ĝi modifu ĝisfunde la socian strukturon. Sekve la lukto por partaj postulaĵoj kaj la lukto por la liberecana komunismo nepre antaŭeniru la saman vojon.

“Senideologia” sindikatismo estas sindikatismo kun la ideologio de la reganta klaso. Sindikatismo, kiu deziras ne aliiĝi al ŝtatparto kaj al plia barilo sur la vojo al la emancipado de la ekspluatata klaso, nepre devas havi fortikan, klaran kaj travideblan ideologian konsistaĵon. Sen ideologia lukto eblas neniu revolucio kaj sen la socia revolucio (anarĥiista komunismo) estas neniu ebla savo por la proletaro kaj por la homaro.

La anarĥisindikatismo devas veti decide por la ideologia debato ne nur ĉe la agoj aparte sociaj, kiujn ĝi povas realigi, sed ĉe ĉiu sindikata agado, ĉe ĉiu kunveno de personaro, de sindikata sekcio aŭ malfermita al la ĝenerala publiko, ĉe ĉiuj siaj eldonaĵoj. La ĉeferoj de tiu ĉi ideologia debato estu:

  1. 1. Rekta demokratio. La rekta demokratio devas esti la organizanta principo de la socio, kio sekvigas
    1. Denuncon kontraŭ la reprezentismo kaj la politikumado
    2. Denuncon kontraŭ la ŝtaton, kiel ĉefan barilon por la socia disvolvo kaj kiel ion plene senutilan por la socia progreso
    3. Decidojn prenendajn fare de la entuta komunumo
    4. Reprezentantojn elekteblajn kaj malelekteblan ĉiumomente kaj kun fermitaj mandatoj
    5. Enkondukon de la rektaj demokratimetodoj en la ĉiutagan agadon je loka skalo
  2. 2. Interhelpo. La senmoraleco de sistemo, sinbaziĝinta sur la ekspluatado de la homa laboro nur povas trovi laŭrajtigilon ĉe la senvalorigo al ĉiu etiko kaj moralo. La plej firma bazo por la starigado de la nova socio estas la etikaj principoj pri justo, egaleco, solidaro kaj interhelpo. La praktika disvolvado de tiuj ĉi principoj sekvigas ja la anarĥikomunismon.
  3. 3. Liberecana komunismo. Ununura socia sistemo, sekviganta la malaperon de la ekonomia ekspluatado, de la salajra laboro, de la politika subpremo kaj de la produktisma frenezo, kien ni estas forĵetataj.
  4. 4. Tutmondismo. Dum la klasaj malegalecoj maskiĝos post la landlimoj, maleblas konstrui la novan socion. Kulturo tutmonda kaj sennacieca estas nemalhavebla por eki eĉ la unuajn paŝojn al la socia tranformo kaj eĉ por nura fruktodona ekonomidefenda lukto.


Konkludo

Memkompreneble analizi la bezonaĵojn kaj tio, ke la diagnozo estos praktike utila, estas tre malsimilaj aferoj. Malfacilas antaŭdiri, ĉu la estonta sindikatismo kapablos alĝustiĝi al la notitaj ecoj, sed kio ja antaŭdireblas estas, ke aliokaze la divido de la laborista klaso ne estos superata kaj ke, eĉ se tio okazos, tio okazos ne danke al la sindikatoj sed malgraŭ ili. Okaze ke la sindikatismo ne adoptos tiujn ĉi principojn kaj agkielojn, ĝi tre probable estos kondamnata al la malvenko kaj eĉ al la malapero ―kaj la interveno de la anarĥiistoj en la sindikatismo estintos senutila.


ALKASARO, Jurgo: «La estonta sindikatismo», Sennaciulo 1271-1272(2011)20-24

Jurgo Alkasaro

gazetartikoloj/la_estonta_sindikatismo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2012/04/10 14:27 de jurgo