Uzantaj iloj

Retejaj iloj


gazetartikoloj:la_15a_movado


La 15-M-a movado (privata opinio)

Finfine Hispanio estis tutmonda novaĵo ne pro la suno, la plaĝoj aŭ la festo, sed pro amasmovado de protestoj kaj socialaj reklamacioj.

La okazaĵoj estas konataj: je la 15-a de majo 2011 manifestacio, kunvokita per socialaj retoj de virtuala (kaj nekonata) grupo nomiĝinta Reala Demokratio Tuj!, havis amaspartoprenon tute neatenditan kaj instigis malgrandan junulan grupon kampi sur la Sunporda Placo (emblema loko ĉe la Madrida centro). Kaj el tiu ĉi malgranda origino, ekaperis kampadejojn ĉe multaj placoj tutlande (kaj ekstere!)

Komence, la postulaĵoj estis tre reformismaj: “plibonigi la demokration”, ke la popolo havu plian partoprenon je la decida preno kaj kontraŭ la korupteco. Tiu ĉi spontanea, kontraŭdira kaj malorganizita movado (memnomata 15-M-a movado kvankam la ĵurnalaro ankaŭ mencias ĝin kiel la indignulojn aŭ la kampadulojn) estas ĉi-momente la plej grava civitana ribelo okaziĝinta ĉi-lande de antaŭ multaj jaroj.

Kio okazis? Kiel oni venis tien ĉi?

Iom da historio: post la morto de la diktatoro Franko (Franco, hispane), dum la nomata “hispana transiro”, oni vivis periodon de sociala kaj labora streĉiteco kun amasmanifestacioj kaj multenombraj strikoj, per kiuj oni postulis politikajn liberaĵojn kaj socialajn kaj ekonomiajn plibonigojn. La maldekstraj grupoj (socialistaj kaj ĉefe komunistaj, kune kun anarkiistaj je la unuaj jaroj) ludis gravan rolon en tiu mobilizado kaj en la organizado de la asocioj de kvartalnajbaroj, kiuj kun granda popola apogo ĉefis la plibonigajn postulaĵojn ĉe la kvartaloj (oni postulis pliajn skolojn, pliajn hospitalojn ktp)

Ĉiu tiu popola forto malplifortiĝis, kiam stariĝis la kutima politika ludo en la okcidentaj demokratioj, kaj iom post iom la popola agado estis anstataŭita de la politika partia sistemo, kiu en Hispanio iĝis je dupartia sistemo (kun malmultaj diferencoj inter ambaŭ ĉefaj partioj). Krome, ekde la unuaj jaroj de la supozitaj demokratiaj registaroj, la aferoj pri politika kaj ekonomia korupteco ne ĉesis produktiĝi tuŝante al ĉiuj partioj, kiuj havis regadajn respondecojn (ĉu municipajn, regionajn aŭ ŝtatajn). Kaj tiel ĝis la nuntempo, donante al la popolo la impreson ke la politika kaj ekonomia povo ĝuas totalan senpunitecon. Ekde la 80-a jardeko kaj kun la eniro en la Eŭropan Unuiĝon (1986), Hispanio iĝis formala parlamenta demokratio: la politiko por la politikuloj kaj la popolo konsumu, laboru, balotu kaj silentu.

La sindikata mondo, same kiel la politika (korupteco inkludita), baziĝis sur du grandaj sindikatoj, kiuj konvene financataj de la politika povo, sin dediĉis kun malmultaj esceptoj konservi la socialan pacon.

Tio ne signifas, ke la politika disidenco ne ekzistis: dum tiuj ĉiuj jaroj diversaj kolektivoj pli-malpli kontraŭŝtatemaj, pli-malpli organizitaj tenis kontraŭkapitalisman paroladon, tute kritike al la ekonomisma konstruo de la Eŭropa Unuiĝo, defende de la medio, kontraŭmilite ktp. Anarkiistaj grupoj, komunistoj el ĉiuj familioj, okupataj socialaj sidejoj (la domokupado estis tre grava en Hispanio), socialaj forumoj (“alia mondo eblas”), kelkaj (sed malmultaj) intelektuloj, ekologiistoj ktp tenis kontraŭsistemajn opiniojn, kiuj estis subpremitaj de la polico kaj kvazaŭkrimigitaj de la amasmedioj, kiel estis antaŭvideble. Jen ekzemplo inter aliaj: la lukto por nuligi la devigan militistan servadon, sukcesante je 2001, kun multenombraj enkarcerigitaj obĵetantoj, ne havas komparon Eŭrope.

Kaj je la lastaj jaroj okazis pluraj provoj pri la reorganizado de la eksterparlamenta maldekstro, kreante malsamajn koaliciojn de malgrandaj partioj, apogitaj de kelkaj intelektuloj, sed sen ia balota sukceso, dum la nepartopreno kutime superas 40%-n (kiam la baloto pri la Eŭropa Konstitucio, je 2005, ĝi altigis preskaŭ ĝis 58%)

Post la eniro en la Eŭrospaco, venis la nemoveblaĵa ekspansio kaj kun tiu supozata plibonigon je la vivnivelo kaj senfinan ekonomian kreskadon (laŭ la registara antaŭvido).

Tiutempe, multaj junuloj forlasis la lernejon kaj eklaboris en la domkonstruo, kie ili gajnis multe pli da monon ol universitatulo kun plenaj studaĵoj. Estas normale, ke la landa junularo nur surstratiĝis por plenumi amasbotelegojn (neformalajn kunvenojn por trinki kaj drinki) aŭ pro la sukcesoj de kelka piedpilka teamo.

Tamen, eĉ je tiuj ĉi bonegaj jaroj, la junula kaj la totala sendungada nivelo estis pli granda ol la eŭropa meznombro.

Kaj la ekonomia krizo alvenis, multaj hipotekuloj ne ekpovis pagi la monatan kvoton, komenciĝis la eldomigoj kaj la entreprena fermado kun la logika pliigo de la sendungado ktp. Kaj poste venis la registara solvo: socirajtaj malkresko, laboraj reformoj (ĉiam favore al la entreprenistoj) kaj malpliigo de la socialŝtato dum la politikistaj privilegioj tenis sin kaj tiuj, kiuj kaŭzis la krizon (bankestroj kaj spekulaciistoj), sekvis kun sia alta vivnivelo.

Tiel naskiĝis la 15-M-a movado

Pri kiu oni substreku kelkajn kernpunktojn:

Kvankam la junularo estis la ĉefrolulo, estis ankaŭ gravega la partopreno de ĉiuaĝaj najbaroj, kiuj alportis nutraĵojn kaj materialojn por la kampadejo kaj ĉeestis asambleojn, protestajn amaskunvenojn aŭ manifestaciojn. Ĉiuj plenumitaj enketoj montras, ke la plimulto de la hispana popolo apogas la movadon. Tamen, oni devas diri, ke unu semajnon post la unua manifestacio (je la 22-a de majo) oni celebris municipajn balotojn kaj la partoprena nivelo estis la kutima, same kiel la antaŭvidebla malvenko de la registara partio (centro-maldekstra) antaŭ la oposicia partio (centro-dekstra).

Iu el la unuaj formuladoj de la kampaduloj estis: “nek [politikaj] partioj, nek sindikatoj”. Ili memproklamis sin senideologiaj, nek deskstremaj nek maldekstremaj. Estis tute malpermesataj la flagoj aŭ simboloj de partioj aŭ sindikatoj. Krome, la dogmo de “neperforto” regis ĉiujn iliajn aktojn, eble de troiga maniero: ie la indignuloj mem instigis denunci al la polico tiujn manifestaciulojn, kiuj plenumos kelkperfortan agon. Kaj dum la protestaj agoj, ili donis florojn al la samaj policanoj, kiuj poste batis ilin (eble tro idealisma kiel hipioj kaj sia “florpova” movado)

La labormetodo uzita ĉe la kampadejoj povus nomi sin kiel preskaŭanarkiisma: la decidoj estas prenataj de asembleo malfermata al la tuta urbpopolo, serĉante ĉiam la konsenton. La laboroj por plenumi kaj la temoj por diskuti estas antaŭ disdonitaj de la diversaj komisionoj (kiujn partoprenas ĉiuj homoj, kiuj memvolas) Tie, oni debatas kaj interkonsentas la konkludojn, kiujn oni prezentas je la asembleo. Estis ne reprezentantoj. Ĉiu kampadejo estas sendependa, kvankam ĝi estas je kontakto kun la aliaj.

Neniu antaŭvidis la naskiĝon, gravecon kaj persistadon de tiu ĉi protesta movado. Antaŭ nelonge, estis kutime trovi ĵurnalajn artikolojn, en kiu oni demandis, kiel ne okazis en Hispanio protesta movado aŭ ribelo kiel en Grekio, ekzemple. Sed nenia spertulo (sociologoj, politikologoj ktp), neniu politika partio aŭ amasmedio trafis antaŭdiri tion, kio okazos. Eĉ nun, julie kaj aŭguste (feriaj monatoj en Hispanio) la indignuloj daŭrigis plenumante plurajn agojn per admirinda moviliza kaj improviza kapablo.

Ankaŭ la eksterparlamentaj maldekstraj partioj kaj aliaj alternativaj grupoj estis surprizitaj. Unue, la slogano “nek partioj nek sindikatoj” aŭ la ideologia malakcepto senkuraĝigis iliajn aktivulojn, sed fine, kiel estas logike, multaj agitistoj laboras kun la 15-M-aj asembleoj. Kaj, iom post iom, la 15-M-a ekdiferenciigas inter la partioj kaj sindikatoj de la sistemo kaj la aliaj, la alternativaj, kun kiuj ĝi povus starigi tre interesan estontan aliancon.

Ĝi estis la centra punkto de la politikista agendo dum kelkaj monatoj. La politikistoj, kutimiĝintaj ricevi la laŭdojn de siaj sekvantoj kaj al la teatra ludo de la parlamentaj kunsidoj, ne sciis, kion fari kun tiu movado, kiu malakceptis ilin, nek kiel taŭgigi ĝin por iliaj partiaj interesoj, sed la movada forto devigis ilin aŭskulti ĝin. La politikistoj montris toleremon kun la indignulaj reklamacioj (kvankam pli kiel plenaĝulo paralonte kun malgranda infano) kaj eĉ promesis ekstudi ilin.

Unue, la amasmedioj ignoris ĝin. Poste, la movado estis krimakuzata, misfamigata kaj insultata de ili. Krome, ili falsis ĝiajn ideojn, ĉiam serĉante la nean anekdoton, mensogante pri la kvanto de partoprenantoj en la 15-M-aj agadoj, substrekante la malmultegajn perfortaĵojn, okazintaj dum la manifestacioj kun la evidenta celo forigi la popolon de la movado.

La ideologia enhavo de la movado ŝanĝis. De la unuaj reklamacioj pri “plua demokratio”, nun la parolado estas multe pli postulema kaj plena (sed daŭrigas sen eniri en la kerna afero: la tuta ŝanĝo de la politika kaj ekonomia sistemo). Sed la heterogeneco de la partoprenantoj, la senĉesa ŝerĉado de konsento pri minimumoj por interkonsenti la reklamaciojn, ĝia malakcepto de ideologioj, partioj kaj sindikatoj, la deziro, ke multaj homoj aliiĝas al la movado, faras tute malfacile radikaligi la idearon. Tamen, la movado ekproksimiĝis al la laborista mondo, apogante laboristojn de enterprenoj kun ekonomiaj problemoj, postulante la nuligon de la lasta labora reformo kaj prezentante la eblon de ĝenerala striko je la venontaj monatoj.

La polica subpremo estis la kutima, kiun jam konas la aktivuloj, kiuj antaŭ longe protestis surstrate, sed surprizis multajn homojn, kiuj naive pensis, ke la policano estas nur por protekti ilin. Ĉar la movado estas ega “ne perforto”, okazis tre malagrablaj situacioj kun kontraŭmalordaj policanoj batadante surstrate sidiĝintajn homojn, kiuj ne prezentis rezistadon. Kiel estas antaŭvideble, nenia politika gvidanto demisiis kaj neniu policano estos juĝata pro tiu ĉi sovaĝa perforto.

Oni povas konfirmi, kaj plu poste la faroj de la norda Afriko, la forton, kiun havas la socialaj retoj por la diskonigo, alvoko, organizo ktp de ajna amasa ago. La pretiga laboro fariĝis interrete, sed bonŝance evidentas por ĉiuj, ke la reala lukto devas fariĝi surstrate (la revolucio ekde la brakseĝo ankoraŭ ne eblas).

Oni reakiris la straton kiel renkont-, kunven-, diskut- kaj vivpunkton! Kontraŭe la ekonomiisma rigardo de la povo, por kiu la strato estas por la komercado kaj la turistoj. Oni reakiris la parolan forton. Multaj homoj devis memorganizi, labori sen hierarkiuloj (kiuj diru al li, kion fari aŭ ne), improvizi, adaptiĝi al la asemblea funkciado kun rekta demokratio tiom diferenca ol la kutimo ĉe la laborejo aŭ ĉe la lernejo. Oni praktikis la amascivitanan malobeon konscie. Kaj oni konstatis, multfoje, la grandan dispartigon, kiu ekzistas inter la politikularo (tiu, kiu veturas per oficiala aŭto kaj konsideras sin super la popolo) kaj la civitana socio, kiu suferas la krizon.

La 15-M-a movado demonstris multan inteligenton, kiam ĝi malmuntis la kampadejojn, moviĝante de la placoj kaj disirigis al la kvartaloj. Tiel, ĝi malhelpas, ke povus esti nuligita de la registaro, malfaciligas la kontrolon, kvankam ankaŭ ĝi estos malpli videbla, sed estas logike pensi ke la movada celo ne estas aperi senĉese je la televidilo, sed konvinki ĉiutage pliajn homojn pri tio, ke “alia mondo eblas”.

Kien ĝi direktiros? Neniu scias tion. Estus dezirinde, ke la movado ne finiĝu ene de la politika sistemo kiel alia partio, kun ĝiaj gvidantoj, ĝiaj balotaj promesoj kaj ĝia korupteco.

Kaj kiel konkludo, oni dirus ke nur koalicio de la 15-M-a kun la socialaj movadoj, alternativaj politikaj partioj kaj sindikatoj kaj studulaj societoj, sendungadaj kaj emeritaj asembleoj ktp. povus atingi realajn ŝanĝojn, ĉar la partia sistemo ne cedos sen lukto. Ili devus superi multajn reciprokajn suspektemojn kaj multan neideologiemon, kaŭzita de la propagando de la kapitalisma sistemo.

15-M-aj sloganoj

Fine, eble estas interese kopii kelkajn de la 15-M-aj sloganoj, kiuj montras la indignecon de liaj anoj:

- Tio ne estas krizo, estas fraŭdo

- Ne estas pano por tiom da “chorizo” (hispane tiu vorto havas du sencojn: sekkolbaso kaj ŝtelistaĉo)

- Bredu riĉulojn kaj vi manĝos ilian krizon

- Estas danĝere pravi, kiam la registaro eraras.

- Viaj balotujoj ne ampleksiĝas sufiĉe por niaj revoj

- Dumvivaj salajroj pagas viajn malvirtojn

- Ili nomas demokration al ĝi, kaj ĝi ne estas tio

- Ili ne reprezentas nin

- Se vi ne permesas revi al ni, ni ne permesos dormi al vi

- Ni estas neniu varo ĉemane de politikistoj kaj bankestroj

- La rajtojn oni konkeras, ne petas

- Ĉu demokratulo? Ne silentu!. Surstratiĝu!

- Pensu, pripensu kaj kulturiĝu

- Estas nenia libereco sen agado.

- Bankestroj, rabistoj

- Esti regata kaŭzas impotentecon

- Elŝaltu la televidilon, ŝaltu vian menson

- Se baloti utilus, estus malpermesata.


GONZÁLEZ, Jesús: «La 15-M-a movado», Sennaciulo 1275(2011)31-33

Jesús González

gazetartikoloj/la_15a_movado.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2012/04/10 15:18 de jurgo