Uzantaj iloj

Retejaj iloj


gazetartikoloj:krizo_kaj_demokratio

Krizo kaj demokratio


Oni ne celas per tiu ĉi artikoleto analizi la nunan financan krizon, por kies kompreno jam estas produktita sufiĉe da literaturo, kiun aliflante oni supozas konita de la leganto, sed mediti pri iuj mankaĵoj de la sindikata kaj popola kontesto al tiu ĉi krizo.

Mergiĝinta en la krizo kaj batalante pro la nura survivo kontraŭ ties teruraj sekvoj, malmulte aŭ nenion meditas la laboristo, eĉ ne la sindikatisto, pri la radiko de la fenomeno kaj pri ties elradikigo. Kredante la amaskomunikilojn, li pensas, ke la krizo estas financa fenomeno kaj eĉ nura trompoŝtelo.

La financa krizo estas krevo el “bobelo” de borsa spekulacia sistemo, fakte tamen ĝi estas nura elmontro de alia pli grava kaj profunda krizo: la krizo de la kapitalisma sistemo. La fakto, kiu plej klare montras la sisteman kaj neripareblan krizon de la kapitalismo, estas ke pli profitodonas spekulacii pri fikciaj valoroj ol investi ĉe la industrio, kio, oni supozas, estas la bazo mem de la sistemo.


La sistemo

Tamen ne. La bazo mem de la sistemo ne estas la industrio sed la kapitalamasigo. Tial la produktado ne celas la satigon de la homaj bezonoj sed la atingon de ekonomiaj profitoj. Elmontro el tio estas, ke, dum grava nombro da bezonoj restas nesatigitaj, oni investas senfinajn riĉaĵojn por krei novajn “pli profitododajn” bezonojn.

La kapitalo bezonas kreski senĉese per kiu ajn rimedo. Oni rigardu tion, kia estas la plej rapida kaj facila maniero akiri reinvesteblajn profitojn (kapitalamasigon) kaj oni vidos la “fartostaton” de la sistemo. Kiam la kielo pliriĉiĝi estas la starigado de fabrikoj, ni troviĝas antaŭ la “klasika kapitalismo”, la “industriismo”, la kapitalismo kontraŭ kiu batalis niaj anarĥiistaj geavoj. Kiam la kapitalo profitodonas pli investante en la industrio de aliuloj, iĝante uzuristo pri la industrio, ni troviĝas antaŭ la financa kapitalismo, antaŭ la kapitalismo, kiu inventis la tutmondajn militojn –nekontestebla pruvo pri tio, ke la sistemo naskita de la industria revolucio jam ne fartas bone. Kiam la ĉefa rimedo riĉiĝi estas aĉeti kaj vendi fikciajn valorojn, ni troviĝas antaŭ la kapitalismo de la mafioj, de la trompŝtelistoj kaj la blankigo de krima mono, antaŭ sistemo, kie la industriistoj kaj la bankistoj estas anstataŭitaj de la bandaĉuloj kaj la mensogistoj de la amaskomunikiloj. Ni troviĝas antaŭ sistemo, kiu povas oferti nur mizeron kaj detruon al la socio entute.


La ekonomia demokratio

La demokratio, la partopreno de la socio en la decidoprenoj estas laŭdire la bazo de la “okcidenta” socio. Tiu ĉi demokratio havas du kampojn perfekte limigitajn kaj perfekte disigitajn: tiun politikan kaj tiun ekonomian. Dume la tuthoma rajto partopreni la politikan kampon estas agnoskata almenaŭ laŭparole de la sistemo kaj de ties lakeoj (politikistoj, ĵurnalistoj, instruistoj…), iu tuthoma rajto partopreni la ekonomiajn decidojn estas agnoskita eĉ ne laŭparole nek de la sistemo nek de ties lakeoj, ĉar la sola ekonomia rajto ekzistanta estas tiu de proprieto.

Tamen ankaŭ estas vero tuthome agnoskita, ke la aŭtentika bazo de la sistemo estas tiu ekonomia kaj ke la aŭtentika povo ne estas tiu politika sed tiu ekonomia, tio estas, eĉ ne la politikistoj kuraĝus nei tion, ke la politika povo estas subordigita al la ekonomia povo.

Nu, la kapitalo estas nenion krom amasigo el profitoj eltiritaj el la ekspluatado de la salajrata laboro, sekve, senbozone esti leginta Proudhon-on aŭ Marks-on, sunklaras ke la posedo de kapitalo estas nenio krom ŝtelo al la tuta socio, same kiel estas tia la privatigo de la trinkebla akvo. Se la estonto de la popoloj kaj de la sistemo mem dependas el la ekonomiko, kiel eblas, ke la popoloj ne postulas sian proprieton sur la kapitalo? Se okazas krizoj kiel la nuna financa krizo, kiu neeviteble trajnos industrian kaj socian krizon, estas nur ĉar la decidojn reale gravajn por la socio prenas iuj malmultenombraj laŭ siaj propraj interesoj. La ekonomia demokratio, la tuthoma rajto partopreni la ekonomiajn decidojn, estus la sola garantio ne nur por la defendo de la popolrajtoj sed ankaŭ de la pluvivo mem de la homaro.

Tamen neniu, eĉ ne la memnomiĝantaj revoluciuloj, starigas la demandon pri la rajto de la prirabistoj alproprigi la socian riĉecon.


Rolo de la sindikatismo

La rolo de la instituciiĝinta sindikatismo estas klara por la leganto kaj ne bezonas plian komentarion. Sed kiun rolon ludas la revolucia sindikatismo kaj la anarĥisindikatismo? Kiun rolon ludas la socia movado?

La konsento pri la proprieto de la amasigita socia riĉaĵo (aliigita al kapitalo de la ekspluatistoj) ŝajnas atingi ankaŭ la batalemajn organizaĵojn, kvankam ne laŭ ilia idearo, almenaŭ laŭ ilia publika agado. La timo izoliĝi el la entuto de la klaso kaj de la loĝantaro, se oni pridubigas la privatan proprieton pri la amasigita socia riĉaĵo kaj se oni postulas la rajton decidi nian estonton, kondukas la bataleman sindikatismon konstraŭstari nur la sekvojn de la problemo, sed ne ties radikon.

Ne alfronti la krizon radikale, postuli paliativaĵojn (sociajn planojn, subvenciojn, socian salajron, ktp) anstataŭ starigi sunklare la postulon pri la ekonomia demokratio, tio estas, pri la socia proprieto de la socia riĉeco, estas stimuligi la konciencmankon de la jam senkonsciencigita proletaro kaj ludi rolon, kvankam laŭnombre malsimila, laŭkvalite samvalora ol tiu de la instituciiĝinta sindikatismo.

La trompoŝtelo estas ne la financa krizo nek la “restarigado de la kapitalismo”, kiun promesas la estroj de la mondo. La trompoŝtelo estas la kapitalismo mem.

La unua homo, kiu, limigante grundon, elpensis diri “tio ĉi estas mia” kaj trovis homojn sufiĉe simplanimajn por kredi lin, estis la vera stariganto de la civila socio. Kiom da krimoj, militoj, murdoj; kiom da mizeroj kaj hororaĵoj estus evitinda al la homaro tiu, kiu faligante la palisaron aŭ plenigante la fosaĵon estus kriinta al siaj samuloj: “Gardu vin aŭskulti tiun trompiston, vi estas perditaj, se vi forgesas, ke la fruktoj apartenas al ĉiuj kaj la grundo al neniu!”

Jean-Jacques Rousseau


ALKASARO, Jurgo: «Krizo kaj demokratio», El Liberecana Vidpunkto 3(2008)1-2

Jurgo Alkasaro

gazetartikoloj/krizo_kaj_demokratio.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2012/04/10 14:51 de jurgo