Uzantaj iloj

Retejaj iloj


gazetartikoloj:estonteco_atomindustrio

Ĉu la estonteco de la atomindustrio?

Olkiluoto-3, ĉe la okcidenta marbordo de Finnlando, estas la unua (kaj la unura) atomcentralo, kiun oni konstruis ĉe okcidenta lando post la katastrofo de Ĉernobilo. Ĝi devis esti la gvidpunkto de la atomindustrio kaj servi kiel ekzemplon de la renaskiĝo de tiu ĉi teknologio. Ĝi estas la unua reaktoro de tria generacio el tipo EPR (Eŭropa Presurizita Reaktoro) tutmonde, frukto de la asocio inter la franca ŝtata kompanio Areva kaj la germana Siemens por la finnlanda elektra entrepreno TVO. Kiam la konstruado ekis, je 2005, oni certigis ke la reaktoro estus konstruita en nur kvar jaroj kaj la kosto estus cirkaŭ 3.200 eŭraj milionoj. Krome, oni asertis ke estus bezonataj nek ŝtataj apogoj nek ia subvencio.

TVO ekigis oficiale la projekton je 2000, kun la permesa petaĵo al finnlanda Parlamento por konstrui la atomcentralo kaj esperis havi ĝin funkciante je 2009. Post tre agresema kampanjo plenumita de la atomindustria premgrupo (kiu uzis studaĵon, laŭ kiu la kosto de la atomenergio estis multe pli malalta ol la montrita de aliaj similaj sendependaj studaĵoj), la projekto estis akceptita per 107 voĉoj kontraŭ 92.

Auguste 2007, post 27 monatoj de konstruado, oni deklaris oficiale ke la projekto malfruiĝos inter 24 kaj 30 monatoj. Oktobre 2008, oni anoncis la kvaran oficialan malfruon en Olkiluoto kaj prokrastis ties finon ĝis 2012. La TVO-aj lastaj novaĵoj estas, ke la grava parto de la konstruaj laboroj finiĝos fine 2012 kaj ĝia ekfunkciado antaŭvidos sin komence de 2013. Unua promeso neplenumita.

Ĝis la nuntempo, la atomcentralo atingas troan koston oficiale agnoskitan de 1.500 eŭraj milionoj, sen kalkuli la monpunon pro malfruo. Eble, la totala kosto superos la 6.000 eŭrajn milionojn. Dua promeso neplenumita. Principe, tiu ĉi ekstra kosto estos prenita sur sin de Areva, ĉar TVO negocis liveradan kontrakton al malfermita prezo. Dume, je 2009, TVO petis monkompeson de 2.400 eŭraj milionoj pro damaĝoj al la asocio Areva-Siemens. Samtempe, la franca-germana asocio akuzis TVO-n pro ne faciligi ĝustatempe la tutan necesan dokumentaron, kaj plendis al la finnlanda elektra firmao antaŭ la Ĉambro de Internacia Komerco.

La germana banko BLB donis pruntaĵon de 2.000 eŭraj milionoj al la projekto kun interezo de 2,6%, tre sube la normalo. La operacio bezonis la garantion de la sveda Agentejo de Kredito al la Eksporto kaj la peradon de la franca ŝtato, kiu donis preferan krediton de 700 eŭraj milionoj uzante mono asignita al la internacia kooperado, kio estis denuncita antaŭ la EU pro esti mala al la libera konkurenco. Tria promeso neplenumita.

Olkiluoto-3 havas multajn desegnajn kaj konstruajn difektojn. Je la unuaj du jaroj de konstruado, la aŭtoritato pri finlanda nuklea sekureco (STUK), detektis ĝis 1.500 difektojn de kvalito kaj sekureco, kiel problemojn en la baza planko de betono, la reaktorujo, la presigilo, la sistemo de tuboj de la primara cirkvito kaj la ŝtala kovraĵo de la reaktoro. Krome, oni montris, ke la entrepreno ne sekvis la bazajn procedojn de sekureco dum la atomcentrala konstruado. Julie 2008, ĝi suferis gravan brulegon, kiu komplikis plue la situacion. Por Verda Paco Olkiluoto estas ĝia ĉeffronto je la lukto kontraŭ la danĝeroj, kiujn la renaskiĝo de la atomenergio altrudus sur la homaro.

Petteri Tiippana, vicdirektoro de la STUK oferis timskuan bilancon: “La Areva-a problemo estas ke la konkurenco tute malaparis ekde la konstruado de la lasta eŭropa atomcentralo antaŭ pli ol dudek jaroj. Krome, la EPR estas nova tipo de reaktoro: tio estas, Finnlando oferis sian teritorion por ke taŭgu kiel teststablo. Mi havas la impreson ke Areva lernas kiel fari sia laboro dum estas faronta ĝin. Ĝi estis tro optimisma, ĝi faris promesojn, kiujn ĝi ne povis plenumi, ĝi volis tro rapidi ĉar volis tutmondan sukceson”.

Konklude, Olkiluoto montris tute la malon de tio, kion la atomindustrio pretendis: nei la danĝerojn de la atomenergio, ĝian ekscesan koston (ĉar ĝiaj defendantoj neniam prenas konsidere la tutan proceson: ekde la urania minejo, ĝia riĉigo, la konstruado kaj bontenado de la atomcentraloj mem, la reprocesorado de la bruligaĵo, ĝia malmuntaĵo kaj la administrado de la atomaj rubaĵoj, kiuj kontinuos estante radioaktivaj kaj danĝeraj dum miloj kaj miloj da jaroj) kaj ke la atomindustrio nur povas vivi danke al la publikaj subvencioj (rektaj aŭ nerektaj).

La atomenergio estas plia ekzemplo de malŝtatigo de profitoj kaj ensociigo de perdoj (kaj de danĝeroj)


GONZÁLEZ, Jesús: «Ĉu la estonteco de la atomindustrio?», Sennaciulo 1275(2011)10-11

Jesús González

gazetartikoloj/estonteco_atomindustrio.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2012/04/10 15:12 de jurgo